
UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, 767, IL-71799 Makabim, Israelo, rete: amri
huji.ac.il, ĝis 2008-01-31.
Lige de IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko.
Estos bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).
La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2008-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2008-05-31. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario.
Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.