
91-a
Universala Kongreso de EsperantoĜenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima kongreslanda diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiĉoj.
UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2006, kaj principe ne povos respondi al tiaj malfruaj petoj.
Vizoj: La civitanoj de, interalie, jenaj landoj, krom tiuj de EU-landoj, ne bezonas vizon por eniri Italion: Argentino, Aŭstralio, Bolivio, Brazilo, Bulgario, Japanio, Kanado, Ĉilio, Korea Respubliko, Kostariko, Kroatio, Israelo, Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Nov-Zelando, Rumanio, Svisio, Usono, Urugvajo kaj Venezuelo. Konsilindas tamen kontakti la plej apudan italan ambasadejon por kontroli ĉu tiu ĉi informo ne ŝanĝiĝis intertempe!
Por peti la italan vizon necesas prezenti financajn garantiojn kaj asekuron por la periodo dum kiu oni estos en Italio.
La kongresanoj mem devas zorgi pri la akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA kaj LKK.
Datoj. Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresa daŭro (29 julio-5 aŭgusto, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la kongresa konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos se oni petas ĝin, al aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bv. konscii ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.
Mongarantio. Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en la landon ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado.
Al kongresanoj kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al iu ajn kongresano. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.
Asekuroj. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla ĉe flughavenoj.