La Biblioteka Apogo sponsoras plivastigon de Esperanto-bibliotekoj, ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco. Ekzistantaj privataj kolektoj subtenindas laŭkvalite kaj se ĝenerale alireblaj.
La komenca kapitalo konsistas el legaco de Roma kaj Poul Thorsen, sume 120.000 danaj kronoj. La kapitalo akceptos ankaŭ ampleksigajn kontribuojn. UEA kreditas al la kapitalo jaran interezon, egalan al tiu, kiun ĝi pagas pro fiksdataj ŝpardeponoj.
La sumo, uzebla por la subvencioj en unu jaro, konsistas el la interezo plus maksimume unu dekono de la restanta kapitalo.
La subvencioj estas uzeblaj ekskluzive por aĉeto de libroj ĉe la Libroservo de UEA. Por tiuj aĉetoj la Libroservo donas la rabaton, kiun ĝi normale donas por kvantaj aĉetoj. La Libroservo krome fakturas la sendokostojn.
Anonco pri la venonta aljuĝo aperu tri monatojn pli frue en la oficiala organo de UEA. Subvencipeton devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero.
Pri la aljuĝo de subvencioj decidas unufoje jare la estrarano de UEA pri kulturo (aŭ alia estrarano laŭ elekto de la Estraro) kaj la ĝenerala direktoro de UEA (aŭ, se tiu posteno vakas, la direktoro de la Centra Oficejo). La subvencipetojn administras la oficisto respondeca pri la Libroservo de UEA.
Post la deka aljuĝo de subvencioj la Estraro de UEA decidos pri la plua ekzisto de la Biblioteka Apogo aŭ pri ĝia dissolvo. Kaze de dissolvo la restanta kapitalo estu uzata favore al Biblioteko Hector Hodler de UEA.
Kopenhago, 31 marto 1997
Roma Thorsen Poul Thorsen
Akceptita de la Estraro de UEA en Roterdamo, 6 aprilo 1997.
Lee Chong-Yeong
prezidanto