Strategia laborplano de UEA 2001/2010, kun amendo 2007 Al lingva demokratio Cel-deklaro de UEA UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo. UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neuxtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj. UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu gxiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktigxi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aux ekonomia identeco, politikaj aux religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio gxi liveras tiujn servojn, kiuj helpas al gxiaj anoj orientigxi kaj engagxigxi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto. UEA bazas cxiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta, paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco gxenerale. Strategia laborplano de UEA 2001/2010 (kun amendo 2007) Enkonduko "Al lingva demokratio" estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la "Kampanjo 2000 por nova lingva ordo". Gxi analizas la agadon por Esperanto laux tri agad-kampoj: * informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado), * instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto), * utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto). La organoj de UEA analizos la gxisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizajxojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas gravaj sed problemaj, aux pri kiuj ili plej kompetentas. La plano ankaux identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al cxiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj: * profesiigxo, * plijunigxo, * tutmondigxo/malfermigxo. La plano "Al lingva demokratio" povas servi al cxiu kunlaboranta Esperanto-organizajxo kiel komuna bazo por agado. Cxiu organizajxo povas analizi sian agadon laux tiu cxi kadro. La baza planpropono estas gxenerala kaj nur indikas kelkajn cxefajn gvidliniojn. Cxiu organizajxo povas adapti gxin al siaj kondicxoj, tenante lauxeble la gxeneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj. Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj pasxoj por la plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la Estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto. La Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume cxiun trian monaton. La Komitato post la akcepto cxiun duan jaron dedicxu specialan atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam ajn, por respondi al novaj evoluoj, revizii gxin aux nuligi gxin por alpreni novan planon. Plano: agad-kampoj 1-a agad-kampo: informado Informado signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble plej gxustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaux celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado. Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, cxu al la publiko gxenerala cxu al pli faka publiko. Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaux la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante al cxiuj organizajxoj fari la samon en la koncernaj landoj aux medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por informado. Oni ankaux utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj. Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dauxra klerigxado pri Esperanto, cxu pri la lingvo mem, cxu pri gxia nuna lingvokomunumo kaj ties strukturo, cxu pri gxia historio, literaturo, socipolitika signifo aux terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovigxas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj. Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikigxis aux estas malforta. Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado. Direkte al malfermigxo la agadkampo entenas atenton al komparado de niaj vid-punktoj kun tiuj de la neesperantista intelektularo kaj publiko. Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto. 2-a agad-kampo: instruado Instruado signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj -- inkluzive de Esperanto-renkontigxoj -- estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj. Necesas koncepti la esperantistigxon kiel dauxran procezon, kiu ne finigxas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnigxu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, cxu ekster- cxu enmovade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifajxojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri gxia lingvokomunumo kaj gxiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Cxiuj kursgvidantoj dedicxu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; lauxeble oni ankaux proponu konkretan dauxrigan kurson. En la planado de renkontigxoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retposxte. Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde. Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj. Direkte al malfermigxo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj pri la instrutehxnikoj sekvataj de nuntempaj neesperantistaj instru-fakuloj kaj kunlabore kun ili. Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo. 3-a agad-kampo: utiligado Utiligado signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo. Necesas transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo. La celoj povas esti plej variaj, de scienca informigxo al komerco. Fakaj asocioj igxu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj. Plano: agad-direktoj 1-a agad-direkto: profesiigxo Profesiigxo signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, jxurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio. Cxi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas tauxga apogo de la asocio (precipe de gxiaj propraj profesiuloj) al cxi tiuj fakuloj, por ke ili engagxigxu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco. Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartigxu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en cxi tiu plano. Indas ankaux starigi sistemon de aktivula trejnado pri temoj kiel organiza mastrumado, projektplanado, publikaj rilatoj, informado kaj varbado, monakirado kaj teama kunlaborado. Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizajxoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de cxi tiu plano. La nocio "profesiigxo" havas implicojn por la tri agad-kampoj: En la kampo "informado", tio signifas unuavice la ellaboron de dece tauxga informmaterialo. Gxi ankaux signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj. En la kampo "instruado", tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupigxu pri instruado en profesiaj kondicxoj. En la kampo "utiligado", tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam gxi estos utila ankaux por atingi cxiuspecajn celojn de la homa vivo. 2-a agad-direkto: plijunigxo Plijunigxo signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj gxiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je cxiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante gxian efektivigon per komuna komisiito aux komisiono. Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaux al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj. 3-a agad-direkto: tutmondigxo / malfermigxo Tutmondigxo signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraux ne trovis radikojn. Euxropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj dauxrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en gxiaj cxefaj eldonajxoj kaj arangxoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Cxiuj organizajxoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj brancxoj de Unuigxintaj Nacioj. En cxi tiu agad-direkto ni ankaux konsideras malfermigxon enlandan al cxiuj sektoroj de la enlanda socio. La Esperanto-movado ne devas resti fermita klubo sed rimarkebla parto de la normala vivo de la cxirkauxa socio. La plano de UEA - 2008/2010 Strukturaj elementoj Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu cxiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de cxi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj: * Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por cxiuj agantoj je cxiu nivelo. * Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo. * Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj. Financaj elementoj Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de sxlosilaj projektoj laux la ekzistantaj kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj (asocioj aux unuopuloj), per la uzeblaj bugxetaj rimedoj kaj laux difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon. UEA starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondajxoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aux parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizajxoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn. La asocio anticipe taksu por cxiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo). La asocio dedicxu kaj anticipe bugxetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo cxiujare al novaj agadoj en cxiu el la tri cxefaj agad-kampoj proklamitaj en cxi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondicxe je tauxgaj projektoj kaj plenumantoj) por cxiu el la tri cxefkampoj estas dek procentoj. Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro lauxbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la dauxriga agado. Nepre planindas en cxiu periodo la agadoj en la sekva periodo. Planitaj agadoj en la periodo 2008-2010: Informado Pri cxi tiu agadkampo la rolo de UEA estas komplementa al la rolo de landaj asocioj, lokaj Esperanto-grupoj kaj individuaj esperantistoj. Cxiuj estas petataj kunlabori laux sia kapablo. * Dauxrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi cxiujn organizajxojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon ankaux ekster la kongresa periodo. * UEA faru planon por okazigi varbkampanjon kun celo fortigi sin, sian membraron, sian ekonomion, siajn landajn asociojn kaj siajn fakajn asociojn. * Okazigo de specifaj agadoj en cxiu mondoparto por firmigi la movadon tie, kunlabore kun la tie ekzistantaj landaj asocioj. Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj, stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto. * UEA produktu gxisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj gxia movado - kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn informilojn kaj transdoni al jxurnalistoj, lingvistoj, simplaj interesigantoj... - kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj. * UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu aux/kaj aktivigu kunlaboron inter landaj asocioj por intersxangxo de spertoj kaj planoj pri informado al ekstera publiko en naciaj lingvoj kaj gxi utiligu tiujn materialojn por aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj. * La Estraro de UEA kunlabore kun la estraro de CED instigu landajn Esperanto-organizajxojn krei sciencajn societojn, institutojn aux alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj. * La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizajxoj. * UEA provu starigi pli firmajn rilatojn kun NROj en rilatoj kun UN kaj Unesko, por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo. Samtempe gxi intensigu siajn rilatojn kun Unesko, cele al komunaj agadoj je nacia kaj internacia niveloj. Tute aparte gxi klopodu cxe la Supera Komisiito pri Homaj Rajtoj por komunaj arangxoj. * UEA atentu pri la proponoj faritaj kaj farotaj de la rajtigatoj rilate al la Premio Nobel pri paco por UEA mem. La landaj asocioj kunlaboru pri la rilatoj kun la proponantoj. * UEA instigu al dauxrigo de informaj agadoj al internaciaj instancoj en Euxropo kaj, kie ili ekzistas, en aliaj kontinentoj. * UEA zorgu pri rilatoj interalie kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel tauxga solvo. * La asocio plibonigu la fluon de informoj inter la membroj, la landaj asocioj, la komitato, la estraro, CO kaj ceteraj instancoj ligitaj al UEA. Instruado * La asocio dauxrigu la kunlaboron kun ILEI kaj kun cxiuj aliaj esperantistoj kaj instancoj por la plenumo de sia instruada agado. * La esperantistoj dauxre laboru kun instruaj instancoj je registara kaj aliaj niveloj por ke Esperanto estu instruata je oficiala nivelo en la lernejoj de la unuopaj landoj. * Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu emfazo por aparte bonaj hejmpagxoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo. Oni aparte atentu en cxi tiu periodo al trovado de lernantoj kaj lernhelpantoj en la retaj kursoj kaj pri kompletigo de la kursoj per la informoj necesaj por enirigi la lernintojn en la Esperanto-komunumon. * Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaux por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton. * La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, akcelu la produktadon de lerniloj por la landoj/lingvoj, kie ili mankas. * La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI kaj aliajn projektojn, kiuj celas al instruado de Esperanto kaj ties valoroj. * UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon de la starigata komuna ekzamena brancxo "Instrukapablo", klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj kaj helpi al provoj konstantigi aux malfermi oficialajn universitatajn kursojn. Utiligado * La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizajxoj, kiuj okupigas pri sama aux apuda temo. * UEA arangxu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia strecxo por pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indigxenaj Popoloj, Interkulturo, Lingvo de Paco. * UEA subtenu kulturajn aktivajxojn tiajn, kies realigo estas aparte malfacila pro la diseco de la Esperanto-parolantaro, ekz. la laboron de aktoroj kaj teatraj trupoj, kaj stimulu okazigon de kulturaj festivaloj. UEA subtenu la organizon de ekspozicioj de pentristoj kaj aliaj artistoj en UK kaj aliaj arangxoj. * UEA subtenu eldonadon de verkoj en Esperanto, cxu originalaj cxu tradukitaj, laux pli ekvilibra dispartigo laux la diversaj regionoj de la mondo kaj kulturaj fonoj. * Por la diskonigo de la Esperanto-kulturo en ne-esperantistaj medioj, UEA subtenu la eldonadon de nacilingvaj tradukoj de la originala Esperanto-literaturo. * Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo, kaj aparte en la turisma kampo, kiu sxajnas la plej promesoplena. * UEA provu subteni pli intense la agadon de la Terminologia Esperanto-Centro, kiu nun ekzistas en virtuala formo. * UEA subtenu iniciatojn utiligantajn Esperanton por jxurnalisma informado, kiel tiu de la reta aperigo de Le Monde Diplomatique aux de aliaj ret-pordegoj. UEA principe subtenu iniciatojn kiel esperantajn televidojn, radiajn elsendojn en Esperanto, k.s. Gxi subtenu minimume per informado pri la iniciatoj. * UEA subtenu la utiligon de Esperanto en scienco cxefe per verkado pri sciencaj temoj ankaux konsidere de la novaj eblecoj publikigi en la reto, kiel Vikipedio. * UEA subtenu la utiligadon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en pluraj manieroj, ekzemple per stimulo al organizo de preleg-vojagxoj, kaj tute aparte serve al la sistemo de rilatoj inter gxemelaj urboj kaj al translima kunlaborado, kie la kondicxoj estas favoraj. * UEA trovu manieron por revigligi kaj pli vaste utiligi la delegitan reton. * UEA donu apartan atenton al siaj arkivoj kaj historiaj materialoj, aparte cxe Biblioteko Hector Hodler, por plibonigi la kondicxojn por fakaj studoj pri Esperanto.