Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 93b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 93b (2000-08-07)

SUBSKRIBOKAMPANJO POR MANIFESTO 2000 PLU DAŬRAS

La kampanjo de Unesko por kolekti subskribojn al Manifesto 2000 ankoraŭ malproksimas de la originala celo de 100 milionoj da nomoj transdonotaj al la Ĝenerala Asembleo de UN kiel apogo de la monda civila socio por kulturo de paco kaj senperforto. Ĝis la fino de aŭgusto la subskriboj nombris 22 milionojn. Sekve Unesko alvokas streĉi la fortojn por tamen atingi la celon ankorau en tiu ĉi jaro, proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco kaj Senperforto.

Ankaŭ UEA alvokis subskribi la Manifeston, kies Esperantan tradukon UEA eldonis kiel belan faldfolion kaj kiun ankaŭ multaj Esperanto-gazetoj jam aperigis. Eblas subskribi ankaŭ en Interreto ĉe www.uea.org/2000.html. Ĝis la 4-a de septembro UEA ricevis entute 4709 subskribojn, el kiuj 3352 papere kaj 1357 rete. Por ke la nombro fariĝu multe pli granda, UEA instigas la Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn esperantistojn pli aktive ol ĝis nun diskonigi la Manifeston 2000 kaj kolekti subskribojn.

Tiuj kiuj ne povas subskribi la Manifeston en Interreto, povas peti de UEA la faldfolion, kiun oni kompreneble rajtas ankaŭ mem multobligi. Esperanto-gazetoj estas petataj presi la tekston de Manifesto 2000 kun kupono por sendi sian subskribon al UEA.

Ne temas pri aparta kampanjo de UEA sed pri partopreno en la ĝenerala kampanjo de Unesko. Tial esperantistoj kolektu subskribojn ne nur de aliaj esperantistoj sed de ĉiuj homoj en sia medio. Bonega okazo por tio estos la Ago-Tago la 7-an de oktobro, kiam oni povos diskonigi nacilingvan tradukon de Manifesto 2000 kaj kolekti subskribojn por ĝi. Ankaŭ la ne-esperantistajn subskribojn oni sendu al UEA.

Statistiko de subskriboj pere de UEA je 2000-09-04

LANDO Papere Rete Sume
Afganio 0 1 1
Albanio 14 0 14
Alĝerio 1 1 2
Antiloj 1 0 1
Argentino 159 7 166
Aŭstralio 19 11 30
Aŭstrio 11 16 27
Belgio 52 66 118
Benino 1 13 14
Bjelorusio 1 0 1
Bosnio-Hercegovino 55 0 55
Brazilo 818 119 937
Britio 25 40 65
Bulgario 70 6 76
Ĉeĥio 321 7 328
Ĉinio 18 11 29
Danio 15 15 30
Ebura Bordo 1 0 1
Estonio 1 0 1
Fiĝio 0 1 1
Finnlando 27 16 43
Francio 155 356 511
Ganao 2 1 3
Germanio 83 64 147
Greklando 2 0 2
Hinda Unio 9 4 13
Hispanio 12 13 25
Hungario 37 12 49
Irano 25 27 52
Irlando 1 4 5
Islando 1 2 3
Israelo 4 4 8
Italio 490 55 545
Japanio 18 21 39
Jugoslavio 84 4 88
Kanado 2 4 6
Kazaĥio 1 1 2
Kenjo 1 0 1
Kolombio 1 39 40
Kongo, Dem.Resp. 4 0 4
Korea Resp. 1 15 16
Kroatio 14 2 16
Kubo 8 0 8
Latvio 0 1 1
Libano 0 2 2
Libio 1 0 1
Litovio 5 4 9
Luksemburgio 1 2 3
Madagaskaro 1 0 1
Malto 0 1 1
Meksiko 0 1 1
Nederlando 88 33 121
Nepalo 25 0 25
Niĝerio 3 0 3
Nikaragvo 1 0 1
Norvegio 3 11 14
Nov-Zelando 0 4 4
Pakistano 3 56 59
Pollando 71 8 79
Portugalio 1 5 6
Rumanio 10 104 114
Ruslando 247 46 293
San-Marino 0 1 1
Senegalio 2 0 2
Slovakio 128 14 142
Sud-Afriko 0 4 4
Svedio 17 18 35
Svislando 63 9 72
Taĝikio 1 0 1
Tajlando 1 1 2
Tanzanio 16 1 17
Togolando 41 3 44
Turkio 1 0 1
Ukrainio 0 18 18
Usono 9 41 50
Uzbekio 3 0 3
Venezuelo 0 1 1
Vjetnamio 44 10 54
Zambio 1 0 1
TOTALE 3352 1357 4709


Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz93b.htm