Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 90c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 90c (2000-08-07)

SUBVENCIO CIGNO AL INDIĜENAJ DIALOGOJ

Ekde 1994 la Estraro de UEA asignas Subvencion Cigno al projekto, kiu kontribuas al disvastiĝo de Esperanto en la Tria Mondo. La subvencion financas la japana esperantisto Etsuo Miyoshi kaj ĝi valoras 500 000 japanajn enojn (ĉ. EUR 4900).

La ĉi-jaran subvencion ricevis la projekto Indiĝenaj Dialogoj, lanĉita antaŭ du jaroj kun la celo krei komunikan reton inter organizaĵoj de indiĝenaj popoloj per la uzo de interreto kaj Esperanto. Tiu ĉi komplete novspeca projekto estas ne nur unu el la plej kuraĝaj sed ankaŭ unu el la plej sukcesaj Esperanto-rilataj projektoj de multaj jaroj. Ĝi ne estas movada projekto, ĉar la disvastigo de Esperanto ne estas ĝia celo sed rimedo por realigi la celatan komunikan reton. La projekton iniciatis ges-roj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el Nederlando. Kadre de ĝi okazis jam du kursoj en Nederlando kaj regionaj kursoj en Barato, Kostariko, Burkina Faso kaj Rusio (Komilando). UEA aŭspicias la projekton ekde la komenco.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz90c.htm