N-ro 88 (2000-08-08)
REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ EN 2000
La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj
senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de
la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj Montpeliera
kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursaĵoj, en la Tel-Aviva
jaro la juĝantoj devis taksi entute 69 konkursaĵojn.
La premiolisto aspektas nekutime. En poezio kaj prozo, la bazaj branĉoj
de la Konkursoj, la ĵurio trovis nur po unu premiindan verkon, ambaŭ
tamen meritajn por la unua premio. Aliflanke, en la esea kaj kanta branĉoj,
kiuj en pasinteco ofte spertis jarojn kun neniu aŭ malmultaj premioj,
la rezulto ĉi-foje estis rimarkinda. En la esea branĉo ĉiuj
verkoj ricevis premion aŭ honoran mencion, kaj en la kantobranĉo
la unua premio estis asignita egale al du kantoj de sama aŭtoro.
La sola branĉo, kiu altiris pli da konkursaĵoj ol en la antaŭa
jaro, estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999.
Tiu nombro ĝojigis la juĝantojn, el kiuj unu tamen domaĝis
la nepremiitajn librojn, ĉar laŭ li en malpli abunda jaro pli-malpli
ĉiu el ili estus povinta gajni la premion.
Kvankam la premio "Nova Talento" ne estis aljuĝita, ankaŭ en
la ĉi-jara honortabelo troviĝas aŭtoroj, kiuj ne estis distingitaj
antaŭe. Tamen ne ĉiuj el ili estas tute novaj talentoj: Mikaelo
Giŝpling, laŭreato de la unua premio en poezio, estas jam eldonita
poeto ("El sisma zono", eld. Flandra E-Ligo en 1994).
Laŭ interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" ankaŭ
ĉi-jare aperigos la premiitajn verkojn.
Premiolisto:
POEZIO
1-a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro "Neĝa fantazio";
2-a kaj 3-a premioj: ne aljuĝitaj.
Honoraj mencioj: Stefan MacGill (Hungario) pro "Letere etere", kaj Nikola
Rasic (Nederlando) pro "Telefonvoko al postmoderno".
Partoprenis 40 poemoj de 17 aŭtoroj el 12 landoj.
PROZO
1-a premio: Julia Sigmond (Rumanio) pro "Mi ne estas Mona Lisa":
2-a kaj 3-a premioj: ne aljuĝitaj.
Honoraj mencioj: Claude Schroeder (Francio) pro "Amletero" kaj Tibor Kristaly
(Hungario) pro "Leon-vilaĝo".
Partoprenis 11 verkoj de 8 aŭtoroj el 8 landoj.
TEATRAĴOJ
Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 1 verko de 1 aŭtoro.
ESEO
Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Kiel legi -- ĉu
legi -- Stellan Engholm?";
2-a premio: Nikola Rasic (Nederlando) pro "Digrafio: speciala kazo de rilato
inter lingvo kaj skribo";
3-a premio: Sten Johansson pro "Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999";
Honora mencio: Carmel Mallia (Malto) pro "La vojo".
Partoprenis 4 eseoj de 3 aŭtorj el 3 landoj.
KANTO
Premio "Ahn Song-san pri Kanto": Tarcisio Lima (Brazilo) pro "Diskanto" kaj
"Ĉi-paĝa dezir'";
2-a premio: Anja Karkiainen kaj Vesa Polkki (Finnlando; resp. teksto kaj muziko)
pro "La koroj batu";
3-a premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 6 kantoj de 4 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 3 landoj.
Premio "Infanlibro de la Jaro 1999": "La avo en la ĉareto" de Gudrun
Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora Caragea (Germanio).
Partoprenis 5 libroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
VIDBENDO
Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 2 filmoj el 2 landoj.