
La Tel-Aviva UK koincidis kun la kulmino de febra politika lukto pri la prezidenta posteno de la kongreslando. Sendepende de la rezulto, la Kongreso ne povis "malvenki", ĉar ambaŭ kandidatoj estis ligitaj al ĝi: Ŝimon Peres estis ĝia Alta Protektanto kaj Moshe Katsav membro de la Honora Komitato. La rilato de Katsav al la UK ekestis jam en junio 1997, kiam li en sia tiama funkcio de vicĉefministro kaj ministro pri turismo akceptis la ĝeneralan direktoron de UEA dum lia esplorvojaĝo al Israelo.
La 31-an de julio, kun malgranda marĝeno kaj fakte surprize, Katsav venkis en la decida balotado. Kun subskriboj de la prezidanto de UEA kaj tiu de LKK, la 85-a UK sendis al li jenan gratulmesaĝon, akceptitan de la kongresanaro per aplaŭdo en la Solena Fermo:
Al la estimata prezidento de Israelo, S-ro Moshe Katsav
La 1212 partoprenantoj de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu estis hodiaŭ fermita en Tel-Avivo, gratulas vin pro via elektiĝo al la alta ofico. Tiu ĉi gratulo estas des pli varma pro la fakto, ke vi estas membro de la Honora Komitato de la Kongreso, kaj pro via persona kontribuo al la decido okazigi la Kongreson en Israelo, kiam kiel ministro pri turismo vi akceptis la ĝeneralan direktoron de UEA, s-ron Osmo Buller.
La kongresanoj bondeziras, ke vi sukcesu realigi vian intencon esti prezidento de ĉiuj israelaj civitanoj, preter diferencoj de gento, religio kaj politikaj opinioj, kaj uzi vian influon por helpi la ŝtaton de Israelo progresi sur la malfacila vojo al paco.
Grandestime,
Hon. Keppel Enderby Q.C.
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Prof. Amri Wandel
Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato