Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 34

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 34 (1999-07-23)

Rob Moerbeek 30 jarojn oficisto de UEA

La laborantoj de la Centra Oficejo de UEA okazigis festeton la 23-an de julio, por omaĝi la 30-an datrevenon de sia kolego, magistro Rob Moerbeek, kiel oficisto de UEA.

Ĉiuj membroj de UEA ĝuas la rezultojn de almenaŭ unu el la taskoj de Rob Moerbeek: li estas la ĉefa provleganto kaj lingva revizianto de la eldonaĵoj de la Asocio. La modela kvalito de la lingvaĵo de la eldonaĵoj de UEA estas grandparte lia merito. Krome, s-ro Moerbeek prizorgas la Bibliotekon Hector Hodler kaj la ekspedofakon de la oficejo.

Apud sia laboro ĉe UEA, magistro Moerbeek instruis Esperanton kiel privata docento en la Universitato de Amsterdamo dum 20 jaroj ekde 1978. Pri instruado kaj ekzamenoj li okupiĝis ankaŭ en la nederlanda movado. Aparte proksima al lia koro de longe estas la agado por ne-vidantoj. Kun sia edzino Nora, forpasinta en 1998, li aktivis en Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj ties nederlanda sekcio. Fervora pledanto por sana vivado, li lastatempe estis organizanto de Asocio de Esperantistaj Nefumantoj.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz34.htm