
La ĝisnunaj aliĝintoj reprezentas 56 landojn. Plej multnombras
la gastiganta lando Germanio kun 418 aliĝintoj. Sekvas Francio (232),
Pollando (162), Japanio (149), Nederlando (83), Svedio (77), Italio (74),
Litovio (64), Belgio kaj Britio (po 61), kaj Finnlando (54). Apud Japanio
la plej multnombraj ekstereŭropaj landoj ĝis nun estas Brazilo
(37), Usono (31) kaj Aŭstralio (16).