
La Hilton-premio, unu miliono da usonaj dolaroj, estas la plej granda humaneca premio en la mondo. Lastatempe ĝi estis aljuĝita interalie al Kuracistoj Sen Limoj kaj al Operacio Rideto. La ĉi-jaran laŭreaton oni anoncos jarfine.
La kandidatigon de UEA iniciatis s-ro Kent Jones el Usono. Li atentigis Fonduson Hilton, ke diference de la antaŭaj premiitoj, kies agado celis mildigi aktualan suferon, UEA per sia agado por internacia lingvo kontribuas al anticipaj mildigo kaj forigo de kaŭzoj, kiuj povas rezultigi aŭ pligrandigi homan suferon. En la unua ekzameno pri la proponitoj la Fonduso trovis ankaŭ tian agadon kongrua kun la celoj de la premio, kaj sekve UEA estis akceptita kiel valida kandidato. Tion anoncis la kandidatiga manaĝero Carolyn Gaspar. Fine de sia letero al UEA ŝi skribis: "Fonduso Hilton laŭdas vin pro via valora filantropia agado kaj gratulas vin pro via kandidatigo."
Laŭ la peto de la Fonduso la Centra Oficejo pretigis por la ĵurio ampleksan dokumentaron pri la 90-jara agado de UEA por la celoj de la premio. La CO devis fari tion en ekstreme laborplena periodo. Ege valora estis tial la helpo de s-ro William Harris el Usono, kiu tradukis anglen la agadraporton de UEA pri la jaro 1997.
Kadre de Kampanjo 2000 komenciĝis la preparoj por denove kandidatigi
UEA ankaŭ por la pacpremio Nobel. Ekde la 50-aj jaroj UEA estis kandidato
jam multfoje. Plej proksime al la premio UEA estis en 1988. La kampanjo
por la premio de tiu jaro disvolviĝis kiel unu el la agadoj de la Jubilea
Jaro 1987. Laŭ gazetaraj informoj UEA estis unu el la kvin kandidatoj,
el inter kiuj la fina premiito estis elektita.