
Tiuj kiuj deziras pliprofundigi siajn konojn pri la sep tezoj de la Manifesto de Prago povas profiti de la nova studkajero Kio ni estas kaj kion ni celas, eldonita de UEA. Ĝia provizora versio estis aĉetebla en la Montpeliera UK. La nova grandformata eldono aperas en alloga grafika aranĝo de Francisco L. Veuthey.
Sep konataj fakuloj kontribuis al la studkajero artikolon pri ĉiu tezo de la Manifesto: Frank Stocker (demokratio), prof. Duncan Charters (transnacia edukado), lingvopedagogo Katalin Smideliusz (pedagogia efikeco), psiĥolingvisto Renato Corsetti (plurlingveco), vicprezidanto de IKEL Uwe Joachim Moritz (lingvaj rajtoj), lingvosociologo Mark Fettes (lingva diverseco), kaj verkisto Spomenka Stimec (homa emancipiĝo). La kajero estas ilustrita ne nur per bildoj kaj aliaj grafikaĵoj, sed ankaŭ per poemoj de William Auld, Marjorie Boulton kaj Ignazio Buttitta. Ĝi enhavas ankaŭ liston de rekomendataj verkoj por plua studado de la traktitaj temoj.
La kajero "Kio ni estas kaj kion ni celas" taŭgas same por memstudado
kiel por kluboj kaj konversaciaj rondoj, en kiuj ĝiaj artikoloj povas
esti uzataj kiel enkonduka materialo por komuna diskuto.