
Antaŭe nur unufoje la vendorezulto estis pli granda. Tio okazis en 1988, kiam ekestis la apenaŭ rompebla rekordo de 365 935 gld., dank' al la escepta koincido de tri favoraj faktoroj. La ĉefa vendo-ondo de la eldona rikolto de la Jubilea Jaro realiĝis en tiu posta jaro. Tiam aperis ankaŭ nova librokatalogo, kaj krome la UK okazis en Roterdamo. Normale UEA povas porti al UK maksimume kvaronon de la tuta sortimento de sia Libroservo, sed en Roterdamo ĉio estis aĉetebla. Ju pli riĉas la oferto, des pli multas la vendoj. Tion montras la Malfermaj Tagoj de la CO, dum kiuj cento da klientoj aĉetas tiom kiom oni vendas dum unu tago en UK.
La lastaj jaroj estis ĝenerale bonaj por la ĉefa libroservo de nia movado. Tio rezultis unuavice el ĝia pli efika organizo i.a. per la Malfermaj Tagoj kaj per regulaj ofertoj al membroj en nepagipovaj landoj, al delegitoj k.a. celgrupoj. La vendoj estus eĉ pli grandciferaj, se la ĉiama manko de laborforto ne prokrastus la aperigon de aktuala librokatalogo.
La du akompanaj statistikoj listigas la plej furorajn titolojn. Unu montras la totalajn vendojn (t.e. ĉefe al aliaj libroservoj) kaj la alia la nombron de unuekzempleraj aĉetoj ĉe la butiko en la CO (t.e. ĉefe fare de individuaj klientoj). La nombroj da unuopaj vendoj estas inkluzivitaj en tiuj de la totalaj vendoj. Entute la Libroservo de UEA vendis 15 878 ekzemplerojn de 1853 diversaj libroj, diskoj aŭ kasedoj, apud amaso da "diversaĵoj", t.e. insignoj, skribiloj ktp.
Ambaŭ statistikoj reflektas la viglecon de la propra eldonado de UEA.
El la 20 titoloj de la totalaj vendoj, 14 estas eldonaĵoj de UEA aŭ
(ĉe la kazo de Pasporta Servo) de TEJO. El la 21 plej furoraj unuope
venditaj titoloj 12 estas eldonaĵoj de UEA/TEJO. La plej populara aŭtoro
estis denove William Auld, ĉi-foje kun tri titoloj (Pajleroj kaj
stoploj kaj la tradukoj de J.R.R. Tolkien kaj A.C. Doyle).
| n-ro da ekz. | titolo | autoro | prezo (eŭroj) |
| 360 |
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (gvidilo) |
|
3,00 |
| 347 |
Pasporta Servo (listo de gastigantoj) |
|
10,90 |
| 247 |
Al lingva demokratio |
red. M.Fettes kaj S. Bolduc |
10,20 |
| 242 |
Saluton! (lernolibro) |
A. Childs-Mee |
10,90 |
| 199 |
Internacia Kongresa Universitato 1998 (prelegaro) |
|
8,15 |
| 162 |
Terminologia gvidilo |
H. Suonuuti |
5,45 |
| 160 |
Monumente pri Esperanto |
H. Rüllinger |
8,15 |
| 137 |
Pajleroj kaj stoploj |
W. Auld |
19,05 |
| 131 |
Faktoj kaj fantazioj |
M. Boulton |
16,35 |
| 130 |
Esperanto post la jaro 2000 |
A. Korĵenkov |
2,15 |
| 121 |
Kio ni estas kaj kion ni celas (provizora eldono) |
|
|
| 114 |
Ili vivis sur la tero |
M. kaj B. Robineau |
20,40 |
| 106 |
Ŝlosilo sveda |
|
0,25 |
| 95 |
Tendaraj tagoj I |
S. MacGill |
5,45 |
| 92 |
Diccionario de bolsillo Esp-espanol |
Paluzie-Borrell |
6,10 |
| 87 |
Klara vortaro Esperanta-araba |
G. Abraham |
13,60 |
| 86 |
Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj |
L. Levin |
10,90 |
| 83 |
Dictionnaire de poche/Poŝvortaro (franca-E-franca) |
|
5,45 |
| 81 |
Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj |
Goscinny/Uderzo |
9,00 |
| 81 |
Plena analiza gramatiko de E-o |
Kalocsay kaj Waringhien |
21,80 |
| n-ro da ekz. | titolo | autoro | prezo (e.mroj) |
| 61 |
Al lingva demokratio |
red. M. Fettes kaj S. Bolduc |
10,20 |
| 51 |
Pasporta Servo (listo de gastigantoj) |
|
10,90 |
| 50 |
Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (gvidilo) |
|
3,00 |
| 45 |
Tien |
J. Valano |
10,20 |
| 42 |
Esperanto post la jaro 2000 |
A. Korĵenkov |
2,15 |
| 40 |
Terminologia gvidilo |
H. Suonuuti |
5,45 |
| 35 |
Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj |
L. Levin |
10,90 |
| 34 |
Pajleroj kaj stoploj |
W. Auld |
19,05 |
| 33 |
La manto |
P. Mährti |
14,95 |
| 32 |
Zamenhof kaj judismo |
A. Cherpillod |
8,15 |
| 31 |
Faktoj kaj fantazioj |
M. Boulton |
16,35 |
| 31 |
Saluton! (lernolibro de A. Childs-Mee) |
|
10,90 |
| 30 |
Monumente pri Esperanto |
H. Röllinger |
8,15 |
| 27 |
Antologio latina I-II |
G. Berveling |
33,00 |
| 26 |
La bona lingvo |
C. Piron |
12,00 |
| 26 |
Kulturo kaj teknologio |
A. Urevbu |
6,80 |
| 26 |
La reveno de la reĝo |
J.R.R. Tolkien |
19,05 |
| 25 |
Vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands |
A.J. Middelkoop |
11,55 |
| 24 |
Saluton! (kasedo al la lernolibro) |
|
5,45 |
| 23 |
La Ĉashundo de la Baskerviloj |
A.C. Doyle |
8,15 |
| 23 |
Amparolo |
I. Nemere |
5,70 |