Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 27b

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 27b (1999-02-24)

Normala ritmo revenis ĉe Koresponda Servo Mondskala

Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis 419 korespondpetojn en 1998. KSM sekve revenis al la nivelo kiu estis kutima en 1993-1995, kiam la nombro variis inter 362 kaj 421. La rekordaj jaroj 1996 kaj 1997, kun respektive 579 kaj 550 petoj restas en la statistiko kiel esceptaj pintoj.

La petoj venis el 53 landoj (59 en 1997). Plej multaj petoj venis el Francio (70), Brazilo (59), Ruslando (38), Irano (22), Kubo (21), Madagaskaro (19), Pollando (13), Hungario (11) kaj Germanio (10). Novaj landoj en la KSM-statistiko estas Komoroj (9), Ugando (2) kaj Zambio (1).

Oni povas ricevi adresojn de korespondemuloj sendante al KSM, kun du internaciaj respondkuponoj, jenajn detalojn: nomo, adreso, sekso, aĝo, profesio, geedza stato, kiom da korespondantoj dezirataj, en kiuj landoj, kaj pri kiuj temoj. La adreso de KSM estas: Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz27b.htm