
Dum la 84-a UK en Berlino okazos la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA je la elementa kaj meza niveloj. Ili konsistos el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur la sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtos partopreni la skriban parton kaj, atinginte en la skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, ankaŭ la parolan parton.
Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio anticipa sinanonco estas konsilenda. Oni anoncu sin, prefere antaŭ la 1-a de julio, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando; telefono +31 72 5717918; telefakso +31 72 5747670; retpoŝto ten.hagen.esperanto@wxs.nl. Samtempe oni pagu la speciale favoran ekzamenkotizon de 40 NLG al la UEA-konto "ilek-a" aŭ rekte al la kasisto de IEK: B. Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-242 94 Hörby, Svedio; poŝta ĝirkonto 682117-7 (Stockholm). Kaze de nereprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto oni rericevos 25 NLG.
Se la maksimuma nombro da ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke en la kongresejo ĉe la ILEI-budo je dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo por la loĝlando de la kandidato.
IEK aparte atentigas la delegitojn de UEA pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke "delegitoj atingu almenaŭ la nivelon de la Meza Ekzameno".