La komitatanoj de UEA povas nun komenti konkretajn nomojn en siaj diskutoj pri la elektoj okazontaj en la Universala Kongreso en Pekino. Tion ebligas la konkluda raporto de la Elekta Komisiono, kiu prezentas la kandidatigojn por diversaj postenoj en la trijara periodo 2004-2007. Pro malsaniĝo de la prezidanto de la Komisiono, s-ro Takeuti Yosikazu el Japanio, la raporto estis redaktita de membro de la Komisiono, s-ino Edvige Tantin Ackermann el Italio. Tria komisionano estas s-ro Povilas Jegorovas el Litovio. La plej grandan atenton evidente altiras la kandidatoj por la nova Estraro, sed la raporto inkluzivas ankaŭ la kandidatojn por komitatanoj C, por komitataj reviziantoj kaj por la Financa Komisiono.
Laŭ la Elekta Regularo de UEA la Komisiono povis konsideri kiel validajn kandidatojn nur tiujn, kiuj antaŭ la fino de marto estis proponitaj de almenaŭ du nunaj komitatanoj el malsamaj landoj. S-ino Ackermann kritikas la komitatanojn pro pasiveco en la proponado de kandidatoj, pro kio la Komisiono ne povis transdoni al la Komitato pli ol unu kandidaton por la oficoj de prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario. "Nia movado verŝajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo kaj por konkuro interpersona", estas la amara konkludo de Ackermann. La komitatanoj tamen povos fari efektivan elekton almenaŭ pri kvar ordinaraj membroj de la Estraro, ĉar por tiuj lokoj estas ses kandidatoj. La Komisiono proponas, ke la nova Estraro havu entute sep membrojn, dum la nuna estas ok-kapa.
La sola kandidato por la prezidanteco estas d-ro Renato Corsetti el Italio, kiu do en Pekino ricevos ŝancon plu prezidi la Asocion ĝis 2007, kiam la Statuto postulus lin transdoni la martelon al iu alia. Ankaŭ s-ro Ivo Osibov el Kroatio, nun ĝenerala sekretario, estas proponata por reelekto, sed kun nova funkcio kiel vicprezidanto. Lia posteulo kiel ĝenerala sekretario estus s-ino Ulla Luin el Svedio.
Por la ceteraj kvar lokoj en la Estraro kandidatas s-ino Ans Bakker-ten Hagen el Nederlando, s-ino Maritza Gutierrez el Kubo, s-ino Claude Nourmont el Francio, prof. Amri Wandel el Israelo, s-ro Andrej Grigorjevskij el Rusio kaj s-ro Yu Tao el Ĉinio. Du el ili, Bakker-ten Hagen kaj Grigorjevskij, membras en la nuna Estraro. Por reelekto ne kandidatas la nunaj estraranoj Humphrey Tonkin, Lee Chong-Yeong, Gbeglo Koffi kaj Michela Lipari. Ĉar inter la kandidatoj estas kvar virinoj, estas do eble, ke en la sama kongresejo, kie en 1995 okazis la Monda Virina Kongreso de UN, unuafoje en sia historio UEA ricevos Estraron kun virina plimulto.
Antaŭ ol povi esti elektitaj kiel estraranoj, la kandidatoj devos unue elektiĝi komitatanoj. Tiun postulon jam plenumas Bakker-ten Hagen, Gutierrez, Nourmont kaj Yu Tao, kiuj en la supera organo de UEA reprezentos siajn landajn asociojn kiel komitatanoj A. Osibov kaj Wandel kandidatas en la balotado de la individua membraro pri komitatanoj B. Por la aliaj restas la ebleco fariĝi komitatanoj C, kiujn la komitatanoj A kaj B elektos "por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj", kiel difinas la Statuto de UEA. Se malpli ol sep estraraj kandidatoj iĝos komitatanoj, eblos proponi novajn kandidatojn en Pekino anstataŭ la elfalintoj. Eĉ se sufiĉa nombro da estraraj kandidatoj estus elektita kiel komitatanoj, en Pekino tamen necesos trovi novajn kandidatojn, se en la Komitata voĉdonado pri la Estraro malpli ol sep kandidatoj el tiuj prezentitaj de la Elekta Komisiono akiros plimulton de voĉoj. Alia solvo estos elekti malpli grandan Estraron. La propono de la Komisiono elekti sep estraranojn ne devigas la Komitaton, kiun ligas nur la Statuta preskribo, ke povas esti entute 5 ĝis 9 estraranoj. Pri ĉiuj elektoj la Komitato devos decidi per sekreta baloto.
Krom la estraraj kandidatoj Corsetti, Grigorjevskij kaj Luin, por komitataneco C kandidatas s-ro Josep Franquesa Sole (Hispanio/Katalunio), s-ro Paulo Branco (Belgio), s-ro Marcel Delforge (Belgio) kaj s-ino Loes Demmendaal (Nederlando). Du el ili, Branco kaj Demmendaal, estas proponitaj ankaŭ por funkcii kiel komitataj reviziantoj dum la venontaj tri jaroj. Ankaŭ por tiu funkcio povas esti elektitaj nur komitatanoj. Tiu postulo ne koncernas la membrojn de la Financa Komisiono, por kies tri lokoj la komitatanoj povos elekti inter s-ro Ilja De Coster (Belgio), s-ro Marcel Delforge (Belgio), d-ro Gianfranco Polerani (Italio) kaj s-ino Flory Witdoeckt (Belgio).
La plena raporto de la Elekta Komisiono kaj la biografietoj, fotoj kaj motivigoj de la kandidatoj por la diversaj oficoj estas legeblaj en la TTT-ejo www.uea.org.