Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 176

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 176 (2004-03-16)

Nova reta Katalogo de UEA

Post plurmonataj preparoj estas malfermita por publika aliro la nova reta Katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org.

La nova Katalogo regule prenas la informojn el la datumbazo de la Libroservo de UEA kaj aŭtomate respegulas ŝanĝojn en ĝi. Interalie, oni tuj vidas, ĉu iu libro estas havebla aŭ jam elĉerpiĝis.

La testintoj, partoprenintaj en la lasta etapo de la preparlaboroj, trovas ĝin oportuna kaj facila por la uzado. Oni laŭde mencias ankaŭ la aspekton de la Katalogo, kiu nun estas samstila kun la retejo UEA.ORG, kaj variajn serĉmanierojn, kiujn ĝi prezentas.

Oni povas serĉi la varojn ne nur per la titoloj, la aŭtoraj nomoj kaj kategorioj, sed vokinte "aldonajn serĉkriteriojn" ankaŭ per la titolo de la eldonejo, vortoj en la priskriboj, lingvo, eldonjaroj kaj eĉ intervaloj de paĝonombroj kaj prezoj.

Elstara servo de la Katalogo estas reta abonejo por la eldonataj kaj perataj de UEA E-gazetoj. En ĝi oni trovas titolojn de 39 E-periodaĵoj. Plia grava oportunaĵo estas ebleco liste trarigardi la enmetitajn en la Katalogon recenzojn kaj fari serĉadon laŭ iliaj titoloj, aŭtoroj kaj la tekstoj.

La vizitantoj de la Katalogo povas mem kontribui al ĝia enhavo: aŭ per mallonga opiniesprimo, aŭ per propra recenzo por iu el la verkoj.

Bone ellaborita kaj amikeca estas ankaŭ la menda sistemo, kiu prezentas al la vizitantoj ĉiujn necesajn ciferojn, aŭtomate kalkulas rabatojn, impostojn kaj sendokostojn.

Restas kompreneble ankoraŭ multe da aldona laboro: momente en la Katalogo estas nur 20 recenzoj kaj nur tre malmultaj libroj jam havas bildeton de la kovriloj.

La Katalogon preparis Andrej Grigorjevskij. Helpis, konsilis kaj testis: Ionel Onet, Dirk Bindmann, Joost Witteveen, Trevor Steele, Osmo Buller, Renato Corsetti, Ziko Sikosek, Boris Kolker, Claude Nourmont, Aleksandr Grishchenko kaj kelkaj aliaj.

Bonvenon por viziti, rigardi kaj uzi!

Lasta ŝanĝo:
2004-03-17
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz176.html