
Ĝis la 16-a de junio la Centra Oficejo de UEA ricevis 1124 kovertojn kun balotilo pri la Komitatanoj B de UEA por la periodo 2001-2004. Tamen, ĉar oni rajtas resendi plurajn balotilojn en sama koverto, la CO taksas ke la fakta nombro de alvenintaj balotiloj estas ĉ. 1200. Ĝis nun la balotilo estis sendita al 5969 individuaj membroj, kiuj jam kotizis por la nuna jaro. Sekve almenaŭ 20% el ili jam voĉdonis.
La limdato por la alveno de balotiloj estas la 7-a de julio. Se la aktiveco daŭros sur la sama nivelo, oni verŝajne superos la rekordon faritan en la voĉdonado antaŭ tri jaroj, kiam partoprenis 33,6% de la individuaj membroj.