Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 126

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 126 (2001-06-08)

STRATEGIA FORUMO KUNSIDOS EN ZAGREBO

Estrarano de UEA, d-ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dissendis al cento da plej diversaj organizaĵoj kaj instancoj inviton al ĝia kvara kunsido. Ĝi okazos kadre de la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo ĵaŭdon, la 26-an de julio de 14h15 ĝis 18h15 en salono Sekelj.

Partopreno en la Strategia Forumo estas malferma al ĉiuj organizaĵoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, kaj ĝi ne postulas akcepton de iaj tezoj aŭ kondiĉoj nek partoprenon en la kunsidoj de la antaŭaj jaroj. Ĉiuj kunvenantaj organizaĵoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, eĉ malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas la Esperanto-komunumon.

La Strategia Forumo, lanĉita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998 kaj poste en la UK-oj en Berlino (1999) kaj Tel-Avivo (2000). La chi-jara Forumo okazos en la sama semajno, kiam la Komitato de UEA decidos pri nova laborplano de UEA. D-ro Chrdle skribas, ke UEA volonte konsideros en ĝia fina versio ideojn kaj proponojn de aliaj asocioj kaj instancoj de la Esperanto-komunumo. Tial li proponas diskuti pri ĝi, apud aliaj temoj eventuale starigotaj de la forumanoj. Li precipe emfazas la gravecon de praktika utiligo de Esperanto: "Ni devus eniri novan fazon, en kiu la praktika utiligo de Esperanto por ĉiuj bezonoj de la normala vivo marku la efektivajn vivon kaj utilon de nia lingvo."

Ankaŭ tiuj, kiuj eble ne ricevis skriban inviton, estas bonvenaj sendi reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estos helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaŭ la 15-a de julio al d-ro Petro Chrdle: poŝte (Anglicka' 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Ĉeĥio), telefakse (+ 420 2 991 2126) aŭ rete (chrdle@kava-pech.cz). Antaŭa sinanonco tamen ne estas deviga.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz126.htm