Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 125c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 125c (2001-06-04)

BUNTA KONTAKTO

La kvara numero de KONTAKTO en 2001 estas bunta, kun balonoj kaj infanoj el ĉiuj kontinentoj surkovrile. La enhavo estas same bunta kaj internacia.

Togolanda lernejo, ajdoso, la historio de Demokratia Respubliko Kongo, japana tradicia festo kaj rasismaj grupoj en Usono estas kelkaj el la temoj. Kion signifas niaj personaj nomoj? demandas rumana kaj togolanda kontribuantoj, kaj al nica salato invitas nin la Kuirejo de KONTAKTO.

Sur du paĝoj aperas artikoloj gajnintaj en la Granda Facillingva Konkurso de KONTAKTO dum 2000, kun interesa priskribo pri finnlanda kutimo fare de Saliko, la gajninto de la ĉefpremio.

Recenziĝas la kompakta disko "Sojle de la klara temp'" kaj la nova verko de Serio Kargo, "Kaoso en Budapeŝto". Kiel kutime, aperas enigmo, Bumerango (legantleteroj), faktoj kaj fikcio, kaj multaj aliaj facilaj kaj tre facilaj legaĵoj.

KONTAKTO estas abonebla ĉe la Centra Oficejo de UEA aŭ ĉe landaj perantoj. Por pli grandaj kvantoj sendataj al unuopa adreso ekzistas grandaj rabatoj.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz125c.htm