
La estrarano de UEA pri faka kaj scienca agadoj, d-ro Petro Chrdle, informas la fakajn Esperanto-asociojn, kiuj havas oficialan statuson ĉe UEA, ke ankaŭ en la Universala Kongreso en Zagrebo ili disponos pri senpaga giĉeto por diskonigi sian agadon.
La interesitaj asocioj devas anonci sin al d-ro Chrdle plej malfrue ĝis la 15-d de junio (rete: chrdle@kava-pech.cz / fakse: 420 2 991 2126). Oni povos deĵori ce la giĉeto dum unu duontago. La fakaj asocioj devos mem zorgi pri la bezonataj deĵorantoj kaj varbmaterialoj. La deĵortempoj estos anoncitaj en la unua Kongresa Kuriero kaj sur la kongresa informtabulo.