
UEA disdonos por la kvina fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare 15 bibliotekoj povis pliriĉigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1800 eŭroj.
Povas peti subvencion Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, kasedoj, vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio.
La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2001.