Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 120

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 120 (2001-05-02)

WERNER BORMANN PRELEGIS EN LA MALFERMA TAGO

Por la 14-a fojo okazis la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 21-an de aprilo. Malgraŭ tempa kolizio kun du aliaj Esperanto-aranĝoj samtage en Nederlando, ĝi allogis 55 vizitantojn el sep landoj. Ili povis aŭdi prelegojn, spekti Esperanto-filmojn, butikumi en la libroservo kaj en bazaro de esperantaĵoj, aŭ babili ĉe la oficeja kaftablo.

D-ro Werner Bormann faris trifoje prelegon pri la temo "La faka lingvo kaj Esperanto". La problemoj de la daŭra neceso adapti Esperanton al la postuloj de la evoluo de ĉiaj fakoj estigis viglan diskuton post ĉiu prelego. Tute alispecan prelegon faris Rob Moerbeek, kiu spertis sian lastan Malferman Tagon kiel oficisto de UEA. En sprita maniero li rakontis pri sia 32-jara servado en la koro de la Asocio, kun multaj anekdotoj pri siaj spertoj kaj laborkolegoj.

La libroservo, kiu laŭtradicie rabatis ĉiujn prezojn je 10%, enkasigis dum la tago sume 1768,11 eŭrojn. La plej popularaj titoloj estis "Esperantaj sinonimoj" kaj la freŝaj novaĵoj "La kosmo kaj ni" kaj "La afero Jesuo kaj la Judoj". Krome ĉiu vizitanto ricevis la ĵus aperintan novan katalogon de la UEA-libroservo.

La venonta Malferma Tago estos la 24-an de novembro.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz120.htm