
La 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Seulo de la 23-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2002. La dato estis fiksita en la unua preparkunsido okazinta en Seulo kun ĉeesto de 11 personoj. Inter ili estis ges-roj Puramo Chong, Takeuti Yosikazu kaj Syozi Keiko el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM) kaj d-ro Lee Chong-Yeong kaj LKK-anoj.
En la kunsido oni diskutis pri la konsisto de la organizantaro, pri la kongresa programo ktp. Poste oni vizitis la lokojn, kiujn LKK konsideris taŭgaj por la kongresejo. La insulo Ĉeĵu estis proponita kiel kandidato por postkongresa ekskurso. Definitivajn decidojn oni faros en la dua prepara kunsido en decembro 2001.