
1070 kongresanoj el 50 landoj aliĝis al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto ĝis la 5-a de februaro.
Francio, Germanio kaj la gastiganta lando Kroatio pintas en la statistiko, kun respektive 129, 122 kaj 115 registritaj aliĝintoj. Pli ol 20 kongresanoj aliĝis ankaŭ el Japanio (68), Italio (49), Pollando (45), Nederlando (41), Belgio (35), Britio (32), Hungario (32), Svislando (29), Svedio (26), Brazilo (25), Ĉeĥio (24) kaj Usono (22).