Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 112b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 112b (2001-01-19)

KORESPONDA SERVO MONDSKALA: 378 PETOJ EN 2000

Unu el la plej gravaj edukaj establoj de la Esperanto-movado, Koresponda Servo Mondskala de UEA, vigle servis la korespondemulojn ankaŭ en 2000, kiam ĝi ricevis entute 378 korespondpetojn el 53 landoj. La nombro da petoj tre varias de jaro al jaro -- ekde 1993 inter 362 kaj 579 -- depende de hazardaj pintoj en unuopaj landoj. En 1999 KSM ricevis 428 petojn.

Same kiel en 1999, plej multe da petoj venis el Francio, nome 80 (96 en 1999 kaj 70 en 1998). La duan lokon okupis Rusio kun 76 petoj. Ĝi ankaŭ estas la lando, kie la nombro stabile kreskis: 38 en 1998 kaj 56 en 1999. La tria granda kliento de KSM estas Brazilo: 54 petoj en 2000, 39 en 1999 kaj 59 en 1998. Tiuj tri landoj senkompare distingiĝas disde ĉiuj aliaj: sur la kvara loko estas Senegalio kun 10 petoj, sekvata de Germanio, Hungario, Irano kaj Kubo kun po 9 petoj.

De 1990 KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.

La retadreso de KSM estas kaj oni povas viziti gin ankaŭ per ĝiaj TTT-paĝoj, en 6 lingvoj, ĉe:

http://www.multimania.com/kosomo

Pro la daŭra graveco de KSM por la Esperanta lingvokomunumo, UEA instigas ĉiujn Esperanto-gazetojn, lokajn klubojn kaj kursgvidantojn aktive diskonigi ĝiajn servojn.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz112b.htm