Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 111c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 111c (2001-01-18)

ORATORA KONKURSO POR JUNULARO RELANĈOTA

Dum 25 jaroj unu el la konstantaj programeroj de Universalaj Kongresoj estis la oratora konkurso por junularo. Unuafoje oni eksperimente okazigis ĝin en la UK de 1949. La sperto estis kuraĝiga kaj ekde la sekva jaro ĝi fariĝis konstanta aranĝo, kiu daŭris ĝis la UK en 1974 laŭ regularo redaktita de prof. Ivo Lapenna. En 1960 prof. Lapenna donacis pokalon, kiun ricevis la gajninto de la unua premio.

Post paso de pliaj 25 jaroj la prezidanto de UEA, Kep Enderby, lanĉis la ideon restarigi la konkurson. Intertempe la Estraro de UEA decidis prove organizi la konkurson en la Zagreba UK. Se la provo estos same kuraĝiga kiel en 1949, la konkurso fariĝos denove konstanta programero de UK-oj. Laŭ la spertoj oni faros eventuale bezonatajn modifojn en la regularo de la konkurso. En Zagrebo validos la malnova regularo, kun la sola escepto, ke la aĝlimo por la konkursantoj estas plialtigita al 30 jaroj konforme al la nuna aĝlimo de TEJO.

En la konkurso estos tri monpremioj, egalaj al tiuj de la Belartaj Konkursoj. Pri aliaj teknikaj detaloj kaj eventuala komuna temo por la paroladoj la Estraro decidos en sia aprila kunsido, kiam ĝi elektos ankaŭ la ĵurion.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz111c.htm