N-ro 7 (1998-07-15)
Nova titolo en la serio Oriento-Okcidento
La eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, pliriĉiĝis
per nova titolo,
Antologio latina, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo
Fonto en Brazilo. Ĝi konsistas el du volumoj, kiuj kune havas 576 paĝojn.
La unua,
Maturiĝo, ampleksas la periodon de ĉ. 250 ĝis
30 a.Kr., kaj la dua,
Epoko de Aŭgusto, ĝis 14 p.Kr. Ĉiuj
verkoj estas elektitaj kaj tradukitaj de Gerrit Berveling, kiu planas iam
kompletigi la antologion per tria volumo. La du volumoj kostas kune 75 NLG.
La serio Oriento-Okcidento estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj
de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj du
ne- numeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo
por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri
la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la Estraro de UEA, sed
en la eldonado povas partopreni kiu ajn serioza eldonisto kiu povas plenumi
la kvalitajn kaj teknikaj postulojn de la serio. Plejmulto (29) el la ĝisnunaj
titoloj estis eldonitaj de iu alia ol UEA.
La nova verko estas la kvara antologio en la serio. En 1981 aperis la du-voluma
Tutmonda sonoro, antologio de monda poezio en traduko kaj redakto
de K. Kalocsay, kaj en 1983 Elpafu la sagon, kolekto el buŝa
poezio de diversaj popoloj kompilita kaj tradukita de Tibor Sekelj. En 1988
aperis la poezia kaj proza Aŭstralia antologio, redaktita de
Alan Towsey.
Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj.
Ĝian popularecon montras la fakto ke pluraj el la libroj aperis en
pli ol unu eldono.
SERIO ORIENTO-OKCIDENTO
- Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad.
L. Sinha. 1961.
- MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami Teruo,
Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro. 1962. Represo 1969.
- Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad. R. Bernard.
1963.
- Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppäkoski. 1964. Dua
eldono 1985.
- Jose HERNANDEZ: Martín Fierro. El la hispana trad. E.
Sonnenfeld. 1965.
- William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo Lear. El la angla
trad. K. Kalocsay. 1966.
- IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana tr. Miyamoto
Masao. 1966. Dua eldono 1989.
- Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad.
P. Lobut. 1967.
- TANIZAKI Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana trad.
Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruiko. 1968.
- La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Ĉiussi. 1969.
Dua eldono, 1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
- KAWABATA Yasunari: Neĝa lando. El la japana trad. Konisi
Gaku. 1971. Dua reviziita eldono 1992.
- Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. Originale verkita
en Esperanto. 1978.
- Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
- Luiz VAZ DE CAMÕES: La luzidoj. El la portugala trad.
L.H. Knoedt. 1980.
- Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov.
1979.
- William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla tradukis W. Auld.
1981.
- Tutmonda sonoro. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
- Elpafu la sagon. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
- J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana
trad. R. Haupenthal. 1984.
- INOUE Yasuŝi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana tr.
M. Masao. 1984.
- CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la angla trad.
W. Auld. 1984.
- Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski.
1986.
- Federico GARCIA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de Bernarda
Alba. El la hispana trad. M. Fernandez. 1987.
- ERASMO de Roterdamo: Laŭdo de l'stulteco. El la latina
tradukis Gerit Berveling. 1988.
- 25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div.
tradukintoj. 1988.
- 26. Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita.
El la rusa tradukis S.B. Pokrovskij. 1991.
- 27. Gabriel Garcia MARQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana
trad. F. de Diego. 1992.
- 28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev.
1993.
- 29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad.
Probal Dasgupto. 1994.
- 30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling.
1998.
- 31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi.
1996.
- Sen numero:
- Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G. Peterlongo.
1963. Dua eldono, 1979.
- Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B. Nilsson.
1979.