
Prof. Amri Wandel, estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, vizitis Esperanto-grupojn en Argentino, Ĉilio kaj Brazilo okaze de sia profesia vojaĝo al Sud-Ameriko en majo.
En la sud-argentina urbo San Carlos de Bariloĉe la vigla Esperanto-grupo organizis prelegon de prof. Wandel en la loka universitato. Sciigoj pri ĝi aperis en la lokaj televido, radio kaj gazetaro. En diskutoj kun la lokaj aktivuloj evidentiĝis la granda problemo kiu bremsas la Esperantan vivon en Argentino kaj aliaj sudamerikaj landoj, nome la grandaj distancoj. Partopreni tutlandan kongreson povas kosti mezan monatan salajron. La Bariloĉa Esperanto-Rondo (BERo) tamen esperas allogi vizitantojn interalie per la beleco de la regiono, simila al Svislando. Unu membro eĉ posedas hotelon, kiu povus fariĝi pilgrimejo por argentinaj kaj alilandaj esperantistoj.
En Ĉilio prof. Wandel renkontis izolitajn movadanojn en la havenurbo Puerto Montt kaj en Temuco. En la ĉefurbo Santiago li kunsidis kun kvar aktivuloj, kiuj konsistigas la kernon de la movado en Ĉilio, kies landa asocio praktike dormis dum la pasintaj jaroj. La lasta tutlanda kunveno okazis antaŭ dek jaroj. Nova entuziasmo tamen senteblas: en la kunsido kun prof. Wandel oni konkrete parolis pri informado kaj instruado. Granda defio kaj ŝanco tiurilate estos la Monda Skolta Ĵamboreo apud Santiago jarfine.
Kontraste ol en la du aliaj landoj, la brazila movado estas forta kaj vigla, sed ankaŭ ĝin koncernas la problemoj de la malfacileco vojaĝi kaj nesufiĉaj kontaktoj kun la monda movado. Wandel konatiĝis kun la agado en Rio-de-Ĵanejro, kie esperantistoj havas konstantan oficejon centre de la urbo. Tie li prelegis antaŭ dudeko da esperantistoj. Kelkajn tagojn pli frue okazis en tiu urbego regiona renkontiĝo kun cento da partoprenantoj, sed pro aliaj devoj prof. Wandel ne havis okazon partopreni ĝin.
Detala raporto pri la vizito aperos en la julia-aŭgusta numero de
la revuo Esperanto.