
En julio UEA faros la unuan dissendon de aliĝiloj de la 84-a Universala Kongreso, kiu okazos en Berlino de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999. Aliĝiloj kaj la Unua Bulteno estos riceveblaj ankaŭ en la ĉi-jara UK en Montpeliero. Individuaj membroj de UEA ricevos ilin aŭtomate. Aliaj povos peti ilin de la Centra Oficejo aŭ de la kotizperanto de UEA en sia lando.
Antaŭvidante ke la UK estos pli amasa ol averaĝe, la estraro de UEA instigas aliĝi kiel eble plej frue por mildigi la laborpremon de la kongresa administracio. Tiuj kiuj aliĝos antaŭ la 1-a de oktobro, pagos la malplej altajn kotizojn. Antaŭ tiu dato individuaj membroj de UEA pagos 235 NLG en tarifo A kaj 180 NLG en tarifo B. Kiu ne estas individua membro pagos 295 NLG (B: 225). Kunuloj, junuloj (20- ĝis 30-jaraj) kaj handikapuloj pagos 118 NLG (B: 90) se ili estas individuaj membroj, alikaze 180 NLG (B: 135). (La malpli altaj kotizoj por individuaj membroj ne validas por la kategorio Membro kun Gvidlibro.) Gejunuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1978 kaj nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj aliĝos senpage.
La Alta Protektanto de la 84-a UK estos la federacia prezidanto de Germanio,
prof. Roman Herzog. La Kongresa Temo estos "Tutmondiĝo: ŝancoj
por paco?"