Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 04b

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 4b (1998-06-15)

Vigla partopreno en la elektado de B-komitatanoj

En majo la individuaj membroj de UEA ricevis balotilon por elekti siajn reprezentantojn en la Komitato de UEA por la periodo de 1998-2001. Temas pri t.n. komitatanoj B, da kiuj en la nova Komitato estos ok (unu por ĉiu komencita milo da individuaj membroj fine de 1997). Entute 15 kandidatoj konkursas.

La 15-an de junio, precize unu monaton antaŭ la limdato, jam 1037 balotiloj atingis la Centran Oficejon. Tio estas 15 procentoj de la individuaj membroj. En la antaŭa fojo en 1995, kiam por ok lokoj estis 11 kandidatoj, voĉdonis 1388 membroj. Estas do antaŭvideble, ke tiu nombro estos superita. Vigla interesiĝo pri la elektoj estas indiko pri ĝenerala pliaktiviĝo kadre de UEA — unu el la ĉefaj celoj de Kampanjo 2000.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz04b.htm