
TRP celis, ke ĝia propono estu traktita de la Komitato de NRO-j en ties kunsido en majo 1997. Prepare por tio la prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong, kaj aliaj reprezentantoj de UEA kiuj tiam estis en Novjorko lige kun la fondo de Koalicio por Internacia Helplingvo, asistis per lobiado la strebojn de TRP por gajni subtenon por la propono. Pro manko de tempo la Komitato tamen ne povis trakti la proponon kaj prokrastis ĝin je unu jaro.
La propono de TRP estis fine traktita komence de junio ĉi-jare. Post
20-minuta debato ĝi estis malakceptita.