
En majo aperis dua eldono de la gvidlibreto por la elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. La unua eldono de la gvidilo aperis en 1989, kaj post elĉerpiĝo ĝi estis senŝanĝe represita en 1996.
La unua parto de la 34-paĝa gvidilo enhavas la celaron, postularon kaj regularon de la ekzamenoj. En la dua parto estas specimenaj tekstoj de la ekzamenoj de ambaŭ niveloj. Interesitoj povas do ricevi bonan bildon pri la ekzamenoj kaj sekve pli bone prepari sin. La gvidilo taŭgas kiel ekzercilo por memstudantoj, sed ankaŭ por kursoj.
La nova eldono estas reviziita de Atilio Orellana Rojas, la nuna prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA, kiu povis konsideri la spertojn el la ekzamensesioj okazintaj jam en multaj landoj en ĉiuj kontinentoj.
La libreto kostas 6,60 guldenojn. La Libroservo de UEA donas trionan rabaton
ekde tri ekzempleroj.