
En sia aprila kunsido la Estraro de UEA trovis tre pozitiva la daŭran kolektadon de subskriboj. Ĝi estas efika maniero por diskonigi la enhavon de la Manifesto kaj proksimigi ĝin al la esperantistoj. Tio kontribuas al unu el la ĉefaj celoj de Kampanjo 2000: levi la idean nivelon de la Esperanto-movado. Tial la Estraro instigas ĉiujn organizaĵojn kaj unuopulojn plu kolekti subskribojn. La Centra Oficejo de UEA volonte disponigas tiucele poŝtkartojn kun loko por kvin subskriboj kaj foliojn por dudek subskriboj.
Por helpi al tiuj kiuj deziras pli profunde studi la enhavon de la Manifesto,
UEA preparas studkajeron kun artikoloj pri ĉiuj sep tezoj de la Manifesto.
La kajero estos uzebla por memstudado sed ĝi aparte taŭgos kiel
enkonduko por diskutoj ekz. en kluboj kaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi
estos lanĉita en la UK en Montpeliero.