
01.01 Bonvenigo
La prezidanto Renato Corsetti bonvenigas la komitatanojn kaj malfermas la kunvenon.
01.02 Kontrolo de validaj komitatanoj
La ĝenerala direktoro Osmo Buller kontrolas la ĉeestantajn komitatanojn kaj anstataŭantojn.
01.03 Kontrolo de kvorumo
La ĝenerala direktoro informas pri la aktuala konsisto de la Komitato, nome 57 A, 6 B, 7 C, kaj 12 observantoj.
Eblas al-elekti komitatanojn C ĝis maksimuma nombro de 15.
Ĉeestas 39 komitatanoj kaj 2 observantoj. Sekve ni estas kvorumaj.
01.04 Elekto de protokolantoj
Propono de U. Luin: Sjoerd Bosga kaj U. Luin. Ne estas aliaj proponoj.
Ĉiuj poras, sekve akceptita.
01.05 Aprobo de voĉdonaj kontrolantoj
El la publiko, Gunilla Almér (SE), Miny Massar-van Diepen (NL), Agneta Emanuelsson (SE).
Ĉiuj poras, sekve akceptita.
01.06 Akcepto de la tagorda propono: Unuanime akceptita.
Evige Tantin-Ackermann, membro de la ĝisnuna Elekta Komisiono sed mem ne plu komitatano, prezentas la proponon.
El C-kandidatoj ĉeestas Tantin-Ackermann kaj Julián Hermández Angulo.
Propono estas elekti 3 komitatanojn C.
El kandidatoj por elekta komisiono ne ĉeestas Janez Jug.
Propono estas ke estu kvar komisionanoj.
Okazas diskuto kun intervenoj de Lee Chong-Yeong, Witdoeckt, Clerici, Buller, Tantin-Ackermann kaj Vergara.
Corsetti proponas ke laŭ propono de Clerici ni transiru tuj al elektoj.
Voĉdono: 1 kontraŭ, 3 sindetenoj, resto poraj - sekve ni transiras al voĉdono.
Voĉdono ke estu elekto de 3 C-komitatanoj: ĉiuj poras.
Okazos sekreta voĉdono pri la nomoj. Rajtas voĉdoni komitatanoj A+B. Eblas voĉdoni por, kontraŭ, sindeteno.
Voĉdono por novaj komitananoj C
36 voĉdonantoj.
Philippe Chavignon: por 30, kontraŭ 2, sindetenoj 4
Julián Hernández Angulo: por 33, kontraŭ 0, sindetenoj 3
Edvige Tantin-Ackermann: por 31, kontraŭ 3, sindetenoj 2
Ĉiuj estas elektitaj.
Du el la elektitaj komitatanoj C ĉeestas, kaj eniras la Komitaton.
Nombro de membroj de elektokomisiono.
Clerici: proponas akcepti 4, laŭ la propono de la Elekta Komisiono. Ĉiuj poras.
Elekto-komisiono, sekreta voĉdono.
41 voĉdonantoj.
Edvige Tantin-Ackermann: 34 por, 4 kontraŭ , 3 sindetenoj
Lee Chong-Yeong: 39 por, 1 kontraŭ , 1 sindeteno
Janez Jug: 33 por, 2 kontraŭ , 6 sindetenoj
Istvan Ertl: 35 por, 3 kontraŭ , 3 sindetenoj
Ĉiuj estas elektitaj.
Tantin-Ackermann dankas pro nomumo kaj fido al la komisiono.
03.01 Aprobo de la protokolo pri la kunveno en Pekino
Protokolo sendita en 2004. Diskuto kun interveno de Bellefeuille.
Voĉdono pri protokolo de Pekino 2004: 0 kontraŭ, 3 sindetenoj, resto poraj.
03.02 Informo kaj diskuto pri plenumo de decidoj faritaj en Pekino
Notoj dissenditaj printempe.Ne estas komentoj el la komitato.
En Pekino ne estis nomumita komisiono pri statuto de landaj kaj fakaj asocioj. La estraro pro tio proponis ke plufunkciu la pri frue elektita komisiono ĝis tiu ĉi kongreso. Ĉu la komitato akceptas ke la estraro tiel decidis:
3 sindetenoj, sekve akceptita.
Estraro proponas ke komitato denove nomumu de nun Ulrich Lins, Brian Moon, ĝis la kongreso en Jokohamo 2007.
Brian Moon: proponas ke la komisiono havu 3 membrojn, ĉar interesiĝas Yves Bellefeuille.
4 sindetenoj, sekve akceptita.
Komisiono nun ne pretas por raporti.
05.01, 05.02 Respondeculoj en la dumkongresaj subkomitataj kunsidoj
Ok subkomitatoj, respondeculoj, akceptitaj:
- financoj kaj administrado: Marcel Delforge
- eksteraj rilatoj: Lee Chong-Yeong.
- edukado: Mireille Grosjean
- informado: Jukka Pietiläinen
- kulturo: Claude Nourmont, eble transdonos taskon
- landa kaj regiono agado: Alicja Lewanderska-Quednau
- faka kaj scienca: Amri Wandel, eventuale transdonos
- junulara agado: Peter Balaž
05.03, 05.04 Dumkongresaj komisionoj
Corsetti proponas komisionon pri rezolucio, proponas Ulrich Lins (reĝisoro de kongresa temo). Aldone proponas Moon.
Nourmont proponas Humphrey Tonkin (ne komitatano, ne ĉeestas).
Estas proponata ankaŭ István Ertl.
2 sindetenoj, sekve akveptita.
Diskuto pri propono starigi komisionon pri kongresoj, kun intervenoj de Vergara kaj Nourmont, sen decido.
Prezidanto de LKK Povilas Jegorovas raportas.
Lee Chong-Yeong vidis artikolon pri Esperanto en revuo de flugkompanio. Laŭdas kaj proponas aplaŭdon al LKK.
Estas proponataj, laŭ dissendita papero, 8 kandidatoj.
Okazas diskuto pri la sistemo de honoraj membroj, kun intervenoj de Lewanderska-Quednau kaj Moon.
Corsetti proponas voĉdoni pri kandidatoj, nur poste diskuti pri la sistemo.
Skriba voĉdono.
43 voĉdonantoj.
Ĉiuj estas elektitaj. La elekto estu konfidenca ĝis anonco en la inaŭguro.
Principa diskuto pri la sistemo de honoraj membroj, kun intervenoj de Bellefeuille, Clerici, H Fantom, Moon, Bakker-ten Hagen, Nourmont, U Lins, Buller, L Harmon, Vergara, Clerici, Gutiérrez-González
Corsetti: estraro esploru aliajn manierojn de honorigo, honora membreco restu limigita al tiuj kiuj havas vere elstarajn virtojn.
La trakto de la estrara raporto pri la pasinta jaro okazu en publika kunveno, laŭ la ĝenerala regularo. Informo pri tio aperas en la kongresa libro, kaj Corsetti invitas la publikon fari demandojn.
08.01 Estrara raporto
- Estrara raporto: Enkonduko
Komentoj de Ertl kaj U Luin.
- Estrara raporto: 1.1, Planado
Komento de Sjoerd Bosga.
- Estrara raporto: 1.2. Informado
Komentoj de U Lins, Moerbeek, Corsetti, Clerici, Grosjean, Ertl.
- Estrara raporto: 1.4, Faka kaj scienca agado
Komentoj de Moerbeek, Wandel kaj Buller.
Por la protokolo, Buller informas, ke 6 fakaj asocioj estas mortintaj, ne reagas al leteroj kaj ne pagas kotizon:
- Estrara raporto: 1.7, Eksteraj rilatoj
Komentoj de Ritamäki, Corsetti, Ertl, Yu Tao, Clerici.
- Estrara raporto: 1.8, Landa kaj regiona agado
Komentoj de Ritamäki, Clerici, Gutiérrez-González, Ertl, McDonald.
- Estrara raporto:1.9, Esploro kaj dokumentado
Komentoj de Lins, Buller, Nourmont, Moerbeek.
- Estrara raporto:2.2, Rilatoj kun TEJO
Komentoj de Ritamäki, Bakker-ten Hagen.
Bakker-ten Hagen : La Centra Oficejo estas komuna centra oficejo de UEA kaj TEJO, kaj ĝia direktoro do estas estro ankaŭ por la volontuloj de TEJO, kiuj laboras tie. Pri aŭtonomio kaj sendependeco: TEJO havas konton en la nederlanda Postbank, kaj lastatempe ni eksciis, ke ĝi rajtas ricevi propran registronumeron ĉe la Komerca Ĉambro de Roterdamo, konservante sian karakteron kiel integra parto de UEA. Plia jura sendependigo de TEJO ne necesas, ĉar eŭropaj instancoj povas subvencii ĝin ankaŭ en ĝia nuna stato.
- Estrara raporto: 2.3 Revuo
Komentoj de Lins, Corsetti, Moon.
- Estrara raporto: 2.4 Administrado
Komentoj de Ertl, Buller, Ritamäki, Clerici, Bakker-ten Hagen, Buller.
08.02, 08.03 Spezokontoj kaj bilanco pri 2004
Diskuto kun intervenoj de Bellefeuille, Buller, Clerici, Vergara, Delforge, Bakker-ten Hagen.
08.04 Raporto de la komitataj reviziantoj pri 2004
Paulo Branco prezentas la raporton. Okazas diskuto kun intervenoj de Bellefeuille, Buller, H Fantom.
Sjoerd Bosga: proponas fidi al komitataj reviziantoj. proponas ne plu diskuti. Akceptite.
08.05 Akcepto de la raportoj pri 2004
Voĉdono pri raportoj:
kontraŭ 0, sindetenoj 3, resto poraj. Do akceptitaj.
08.06 Decido pri senŝarĝigo de öa estraro pri 2004
Aŭtomate farita per akcepto de la raportoj, laŭ la ĝenerala regularo.
Buller: transdonas saluton de ne-ĉeestanta komitatano Jawaid Eahsan.
Praktikaj informoj.
Fino de la unua plenkunsido.
Ĉeestas 44 komitatanoj kaj 1 observanto, sekve estas kvorumo.
09.01, 09.02 Diskuto pri raportoj
Delforge prezentas raporton. Diskuto kun intervenoj de Vergara, Delforge, Nourmont, Ŝtimec, Buller.
09.03 Baza membrokotizo 2006
Voĉdono pri plialtigo de membrokotizo per 1 EUR:
Por, Kontraŭ 0, sindetenoj: 10
09.04 Buĝeto 2006
Buĝeto 2006. Subkomitato proponas akcepton de la propono.
Por, Kontraŭ 0, Sindetenoj: 6
09.05 Buĝetoj de la fondaĵoj 2006
Por, Kontraŭ 0, Sindetenoj: 5
09.06 Ceteraj financaj demandoj
Mallonga diskuto kun intervenoj de Clerici kaj Buller.
10.01 Propono pri regularo pri perantoj
U. Luin: Regularo pri perantoj, dissendita en marto kaj en lasta versio en majo. Proponas akcepton. Okazas diskuto kun Bellefeuille, Buller, U Luin, Witdoeckt.
Voĉdono: Kontraŭ 1, Sindetenoj 1, akceptite.
10.02, 10.03, 10.04, 10.05 Aliaj diskutoj pri administrado
Vidu raporton, nenio diskutinda.
Lee Chong-Yeong: legas la protokolon de la subkomitato. Grosjean petas amendan korektigon en la disdonita teksto: estu svisaj kantonoj, ne registaro.
Mallonga diskuto kun intervenoj de Moerbeek kaj Corsetti.
Voĉdono pri la raporto:
0 kontraŭ, 2 sindetenoj
12.01, 12.03 Diskuto pri la raporto ĝenerale
Grosjean: prezentas raporton.
Voĉdono pri la raporto: 0 kontraŭ, 2 sindetenoj
12.02 Raporto de la reĝisoro pri la kongresa temo
Nourmont: Proponas kreon de komisiono pri kongresoj. Ĉu komitato komisiu al estraro konsistigi ĝin, aŭ ĉu ĝi estu komitata komisiono?
Luin: ŝatus ke komitato ne devigu la estraron havi komisionon, sed anstataŭe esplori ankaŭ alternativojn.
Voĉdono: 0 kontraŭ, 6 sindetenoj
U. Lins: proponas kunigi la punkton pri raporto pri kongresa temo kun punkto pri kongresa rezolucio.
Akceptite.
Pietiläinen prezentas raporton.
Kadar: petas rekomendon de uzado de reta informcentro - LA metu siajn informilojn en tiun retejon, kaj TEJO zorgas pri funkciado de tiu ejo.
Voĉdono pri la raporto kun la aldono de Kadar: 0 kontraŭ, 0 sindetenoj
14.01, 14.02, 14.03 Diskuto pri la raporto de la subkomitato
Nourmont: prezentas la proponojn de la subkomitato. Unu propono celas amendon en la propono pri ŝanĝoj de la regularo pri Belartaj Konkursoj. Proponoj (3-8) rilatas al la strategia laborplano. ”Propono 2” praktike egalas al ”Propono 3”.
Okazas diskuto kun intervenoj de Lee Chong-Yeong, Kokolija, Kadar, Vergara, Clerici, H Fantom, L Harmon, Ritamäki, Gutiérrez-González, Nourmont, Wandel, U Luin, Tantin-Ackermann, Ertl.
Voĉdono pri aldonoj de punktoj 3-8 al strategia laborplano, kun la amendo de Moon pri ”diseco”:
0 kontraŭ, 3 sindetenoj
14.04 Ŝanĝoj de la regularo pri Belartaj Konkursoj
Diskuto kun intervenoj de Ritamäki, Nourmont, Ribić, U Luin.
Moon proponas amendon: ”...sendi en kiu ajn aŭdebla maniero”.
Voĉdono pri la ŝanĝoj de la regularo kun la amendo de Moon:
0 kontraŭ, 2 sindetenoj
Gutiérrez González: prezentas raporton. Diskuta interveno de Vergara.
Voĉdono pri la raporto: 0 kontraŭ, 3 sindetenoj
16.01 kaj 16.03 Diskuto pri la raporto
Imre Ferenczy: laŭtlegas raporton. Okazas diskuto kun intervenoj de Wandel, Gulyas, Buller, Delforge.
Buller: Kelkaj fakaj asocioj ne aperos en Jarlibro 2006 (Buller laŭtlegis en unua komitata sesio liston de fakaj asocioj kaj per tio nuligis la kunlaboran kontrakton kun tiuj asocioj).
Hernandez: korektas noton en la raporto de 2008 al 2006 (seminario pri tekniko).
Voĉdono pri la raporto: 0 kontraŭ, 1 sindeteno
16.02 Ŝanĝoj de la regularo pri Internacia Kongresa Universitato, IKU
Wandel prezentas la proponon. Diskuto kun intervenoj de Lewanderska-Quednau kaj Syózi.
Voĉdono pri la propono de la estraro pri ŝanĝoj de la regularo pri IKU: 0 kontraŭ, 1 sindeteno
Ritamäki prezentas la raporton.
Voĉdono: 0 kontraŭ, 1 sindeteno
18.01, 18.02 Strategia laborplano
Corsetti mallonge prezentas la ŝanĝojn de la strategia laborplano.
U. Luin: nomo ŝanĝiĝu al ”kun amendoj de 2005”.
Voĉdono pri akcepto de la proponita teksto kun la amendoj de subkomitato pri Kulturo kaj la amendo de U Luin: 0 kontraŭ, 3 sindetenoj
18.03 Funkciado de la Komitato
Diskuto kun intervenoj de U Luin, Ribić, Corsetti, Syôzi, Clerici, Vergara, H Fantom, Hernández, Lewanderska Quednau, Nourmont, Wandel.
Fino de la diskuto pri tiu ĉi punkto sen decido.
19.01 Aliĝpetoj de landaj asocioj
Moon: La komisionopri statuto de landaj kaj fakaj asocioj pristudis aliĝpetojn de du landaj asocioj kaj du fakaj asocioj. Diskuto okazu pri ĉiu unuope. Voĉdonado devos esti skriba, post la tuto de la diskutoj.
Moon: Esperanto-Federacio de Niĝerio. Konstatas ke ĝi plenumas la kondiĉojn iĝi landa asocio, estas larĝe malfermita, havas membrojn (pli ol statuta postulo de 25, en multaj lokoj (aligitaj societoj)).
Okazas diskuto kun intervenoj de Vergara, Buller, Casquero de la Cruz, Tantin-Ackermann, Corsetti, Delforge.
Moon: Irana Esperanto-Asocio. Jam kunlaboranta asocio. Bonorde organizita, 57 membroj (sed ne membras multaj konataj esperantistoj). Statuto ne precizigas kiu rajtas esti membro (regularo tion faras, sed tiun ne ricevis la komisiono). Mankas deklaro pri neŭtraleco kaj respekto de statuto de UEA. En februaro dokumentoj alvenis al CO, sed nur antaŭ nelonge ĉe komisio, tial ne eblis plue esplori.
Prokrasto dum 1 jaro estus bedaŭrinda. Proponas aprobi la aliĝon, kun la kondiĉo ke necesaj dokumentoj, deklaroj estu senditaj al CO ene de la periodo bezonata por pretigi la protokolon de tiu ĉi komitatkunsido (antaŭ la fino de aŭgusto). Protokolo poste menciu ke dokumentoj estas kontrolitaj (noto de la protokolantoj: vidu je la fino de la protokolo).
Okazas diskuto kun intervenoj de Tantin-Ackermann, Moon, Bellefeuille, Clerici, H Fantom, Hernández, Arakelian, Buller, Corsetti, Ritamäki.
Voĉdono pri invito doni parolrajton al Reza Torabi: neniu kontraŭas.
Torabi: asocio jam respektas statuton de UEA, ĉiuj rajtas membri, asocio estas neŭtrala kaj demokratia. Ni rapide pretigos ĉiujn bezonatajn dokumentojn.
En posta diskuto intervenas Gutiérrez González, Delforge, Moon, Pietiläinen, Clerici,
Voĉdono pri tio ĉu ni voĉdonu pri la aliĝo laŭ la propono de Moon (Proponas aprobi la aliĝon, kun la kondiĉo ke necesaj dokumentoj, deklaroj estu senditaj al CO ene de la periodo bezonata por pretigi la protokolon de tiu ĉi komitatkunsido (antaŭ la fino de aŭgusto). Protokolo poste menciu ke dokumentoj estas kontrolitaj):
6 kontraŭ, 5 sindetenoj.
La voĉdono okazos per sekreta voĉdonado post diskuto pri ĉiuj kvar petoj.
19.02 Aliĝpetoj de fakaj asocioj
Moon: Nun kunlaboranta asocio, Esperanto-populariga organizo sendis aliĝpeton kiel faka asocio. Universala Homama Asocio sendis peton pri kontrakto de kunlaboranta asocio.
Buller: proponas ĉesigi la debaton, proponas prokraston ĝis kiam la situacio estas pli klara.
Corsetti: subtenas.
U. Luin: subtenas prokrasti.
Voĉdono pri prokrasto:
2 kontraŭ, 5 sindetenoj.
Voĉdonado pri landaj asocioj
Voĉdonkontrolantoj: Miny Massar-van Diepen (KN 354), Jytte Sunekaer (KN 299).
Rezultoj de voĉdonoj pri novaj landaj asocioj:
51 voĉdonantoj.
Irana Esperanto-Asocio: por 37, kontraŭ 4, sindetenoj 10
Esperanto-Federacio de Niĝerio: por 46, kontraŭ 3, sindetenoj 2
Do akceptitaj. Nun 65 landaj asocioj.
Torabi: dankas pro la decido.
U. Lins: laboris Ertl, Moon, Lins pri rezolucio.
Ertl: legas proponon pri rezolucio.
Okazas diskuto kun intervenoj de Lee Chong-Yeong, Moon, Corsetti, Schrøder, Ritamäki, Casquero de la Cruz, Nourmont, Clerici, U Lins, Tantin Ackermann, U Luin, Hernández. U Luin proponas akcepti ĝin kiel rezolucion, kun poluroj de la komisiono post tiu ĉi diskuto.
Voĉdono pri la proponita teksto, kun farotaj poluroj:
2 kontraŭ, 3 sindetenoj
21.01 Ceteraj demandoj
Nourmont pri kongresa temo: estas diversaj rekomendoj, estos plia laboro pri kongresoj. En sekva numero de revuo E-o aperu raporto.
Delforge: Ĉu komitato intervenas en elekto de venontaj kongreslokoj?
Moerbeek: Dankas pro belaj libroj pri Vilno.
21.02 Venonta kunveno de la Komitato
29 julio 2006, je la 14a horo, en Florenco, en salono Hodler.
21.03 Fino de la kunveno
Corsetti dankas pro la kunsido, kaj diras ĝis revido en Florenco.
Protokolis: Prezidanto:
Noto post la fino de la protokolo
Surbaze de la respondo de Irana Esperanto-Asocio, mi, kiel prezidanto kaj plenumanto de la decidoj de la komitato, konsiderante la respondojn de la Irana Esperanto-Asocio, kiuj konfirmas kaj la respekton de la neŭtracelo kaj de la celoj de UEA kaj la mankon de limigoj al la aliĝo pro normoj en la regularo, konsiderante krome la sintenojn ne unuanime difinitajn, de la komisiono pri statutoj de landaj kaj fakaj asocioj, decidas ke je la 31-a de aŭgusto 2005 Irana Esperanto-Asocio plenumis ĉiujn kondiĉojn starigitajn de la komitato dum la kunsido en Vilno, kaj sekve de tio UEA konsideras ĝin aliĝinta landa asocio. Dum la venontaj monatoj ni petos ilin havigi al ni la internan regularon en Esperanto.
/ Renato Corsetti 2005-08-31