
La Internacia Kongresa Universitato (IKU) ĉi-jare festas sian sesdekan datrevenon. Dum la inaŭguro la prelegantoj koncize prezentos siajn prelegojn. Estas naŭ prelegoj pri variaj temoj kiel astronomio, medicino, geografio, filozofio kaj lingvo, kaj rilate al la kongresa temo, "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". Ĉiuj IKU- prelegoj okazos en salono Lapenna. Okazos tri kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Ĉiu kurso konsistas el unu IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj (okazontaj marde kaj vendrede), en kiuj la preleganto pli profunde kaj vaste prezentos la temon. La kurs-finintoj kiuj tion deziras povos ricevi oficialan ateston de AIS.
La prelegoj estis elektitaj inter la proponoj surbaze de profesia pritakso de la IKU-komisiono. La pritakso estis farita laŭ du kriterioj: fakeco (kiom kvalifika estas la preleganto por la temo proponata) kaj populareco (kiom interesa kaj alloga estas la temo por la kongresanoj).
| IKU-AIS1 (inaŭguro) | 5/08 | 15h00/16h30 | Wandel | Universitato de Jerusalemo, Israelo |
| IKU-AIS2 | 5/08 | 17h00/18h00 | Vergara | Ministerio de Sano, Ĉilio |
| IKU-AIS3 | 6/08 | 15h30/16h30 | Sibayama | Ĉef-esploristo de Elektrokompanio Mitsubishi, Japanio |
| IKU4 | 6/08 | 17h00/18h00 | Macko | Germanio |
| IKU5 | 7/08 | 09h00/10h00 | Gotoo | Tohoku Universitato, Sendai, Japanio |
| IKU6 | 7/08 | 15h00/16h00 | Lee | Kyongpuk Ŝtata Universitato, Koreio |
| IKU7 | 9/08 | 09h00/10h00 | Yamasaki | Japanio |
| IKU8 | 9/08 | 14h00/15h00 | Zhu | Ĉinio |
| IKU9 | 10/08 | 09h00/10h00 | Kimura | Sophia-Universitato, Tokio, Japanio |
| AIS 1/2 | 7/08 | 12h00/13h15 | Wandel |
| AIS 2/2 | 7/08 | 15h15/16h30 | Vergara |
| AIS 3/2 | 7/08 | 16h30/17h45 | Sibayama |
| AIS 1/3 | 10/08 | 16h30/18h00 | Wandel |
| AIS 2/3 | 10/08 | 12h15/13h45 | Vergara |
| AIS 3/3 | 10/08 | 13h15/14h45 | Sibayama |
En la Libroservo kaj ĉe la prelegoj eblas aĉeti la IKU-libron kiu havas 120 paĝojn kaj multajn bildojn kaj diagramojn. En ĝi vi trovos la tekstojn de ĉiuj naŭ prelegoj, verkitaj de la aŭtoroj. Estas ankaŭ resumoj de la prelegoj kun tradukojn en la franca, la angla kaj japana.