Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝomembriĝo › pagmanieroj

Pagmanieroj

En landoj kun peranto de UEA, ni rekomendas uzi tiun plej facilan vojon por kotizoj, UK-aliĝoj ktp. Ĉiam klare indiku la celon de via pago! Jenaj rimedoj ekzistas por rekte pagi al UEA:

Poŝtobankoj: Ĉiuj kontoj estas nome de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.

Bankoj: 42.60.51.599 ĉe ABN AMRO Bank, Postbus 949, NL-3000 DD Rotterdam (IBAN: NL66ABNA0426051599 BIC: ABNA NL2A).

25.52.89.804 ĉe MeesPierson, Postbus 749, NL-3000 AS Rotterdam (IBAN: NL27FTSB0255289804, BIC: FTSBNL2R).

(Bonvolu aldoni 7 eŭrojn pro la banka depreno. En EU kelkfoje ne plu necesas - bv. informiĝi en via banko).

Ĉekoj: Plej konvenaj estas ĉekoj en eŭroj, usonaj dolaroj aŭ britaj pundoj. Bv. aldoni 18,00 eŭrojn por bankkostoj.

Kreditkartoj: UEA akceptas Eurocard/Mastercard/Access, American Express kaj Visa/Carte Bleue/JCB. Atentu, ke se vi pagas kreditkarte libroservan fakturon aŭ kongresan mendon, UEA devas plialtigi la sumon pagotan je 5% pro administraj kostoj, tiel ke ĉe grandaj sumoj, pago per banka ĝiro aŭ ĉeko ofte kostas malpli. Se vi pagas kreditkarte UEA-membrokotizon, kotizon de Societo Zamenhof aŭ Patrono de TEJO, aliĝkotizon de Universala Kongreso, donacon al UEA, aŭ abonon al Esperanto, Kontakto TEJO-Tutmonde, debetiĝas al vi nur la kotizo aŭ donaco, sen aldono de 5%. Por pagi kreditkarte, necesas:

Ekde januaro 2004 ekzistas sekura servilo en la retejo www.uea.org per kiu oni povas defendite sendi la kreditkartajn informojn al la CO. La sekura pagoformo atingeblas el la parto Aliĝoj: http://uea.org/alighoj/ kaj estas aŭtomate proponata en la retejaj aliĝ- kaj mendformoj.

PayPal: Nun eblas uzi PayPal por pagoj al UEA (favore al la retadreso "financoj@co.uea.org"). Estas 5%-a administra aldonkosto, same kiel rilate kreditkartajn pagojn, kun la samaj esceptoj; detalojn vidu ĉi-supre.

Monbiletoj: Ne ĉiuj biletoj estas ŝanĝeblaj en Nederlando; kelkaj nur je kurzo ne simila al la oficiala kurzo en la lando de emisio.

Lasta ŝanĝo:
2008-03-27
Adreso:
http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html