Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea interneagadkampoj projektoj › indiĝenaj dialogoj

Indiĝenaj Dialogoj

Fondaĵo

Fluo de libera komunikado inter la Indiĝenaj Popoloj

Propra TTT-paĝaro de la projekto

La Indiĝenaj Popoloj estas kuratoroj de ne-malhaveblaj naturaj kaj kulturaj valoroj. Ili estas ankaŭ la portantoj de esencaj saĝo kaj scio. La daŭra ruinigo de iliaj vivmedioj, iliaj vivmanieroj kaj iliaj lingvoj, endanĝerigas nin ĉiujn. Kaj tamen tre malmultaj registaroj konsideras ilin egalrangaj partneroj aŭ eĉ nur respektas iliajn elektojn aŭ apogas iliajn aspirojn. La Jardeko por la Indiĝenaj Popoloj proklamita de UN (1995-2004) ŝajnas malmulte plibonigi tian situacion.

Malgraŭ tio, dum la pasintaj jaroj la organizoj de indiĝenaj popoloj atingis rimarkindajn rezultojn.

La Indiĝenaj Popoloj devis ĉiam defendi siajn rajtojn. Ĉie en la mondo, ili staras antaŭ similaj vivminacaj defioj. Multaj organizoj de Indiĝenaj Popoloj nun kunlaboras por teksi tutmondan reton, por inversigi la tajdon de detruo kaj krei daŭre viveblan estontecon por ĉiuj.

Ili konscias, ke pli intensa interŝanĝo de informoj, scioj kaj spertoj grave akcelus la divastigon de kreemaj kaj efikaj alternativoj kaj tiel utilus al ili ĉiuj. Tamen, la libera komunikado inter la Indiĝenaj Popoloj estas ankoraŭ tre limigita.

La manko de komuna lingvo kaj limigita aliro al moderna komunikado ludas decidan rolon en tio.

La indiĝenaj popoloj dependas, por siaj interkulturaj kontaktoj, grandparte je tradukistoj kaj interpretistoj, kio kaŭzas konsiderindan perdon de tempo, mono kaj nuancoj. La uzo de pontolingvoj (ekzemple la angla, hispana, franca, aŭ rusa…) ne prezentas kontentigan alternativon je monda nivelo. Kiel la afero statas nun? Reprezentantoj de Indiĝenaj Popoloj ofte komunikas nur kun tiuj, kiuj kapablas paroli la saman pontolingvon.

Indiĝenaj Dialogoj (ID) proponas novan perspektivon.

ID celas fortigi la organizojn de indiĝenaj popoloj, ebligante ilin komuniki daŭre, plene, rekte kaj malmultekoste.

La kombino de tri efikaj instrumentojn ebligas tian ID-reton:

Por ebligi al la reprezentantoj de partoprenantaj organizoj regi tiujn instrumentojn, la projekto ID organizas trisemajnajn mondajn kursojn en Eŭropo kun utiligo de la plej modernaj instrumetodoj. ID organizas ankaŭ regionajn kursojn (kvin en 2000 kaj 2001) en diversaj mondopartoj por enkonduki la projekton en indiĝenajn regionojn. ID celas unuigi en sia reto multajn indiĝenajn organizojn antaŭ 2005. En 1999 sekvis la mondan kurson 33 reprezentantoj kaj en julio 2000 ID prezentis siajn sukcesajn atingaåojn ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Komence de 2001 formiĝis la indiĝena estraro de la ID fondaåo.

Kial ni elektis Esperanton (kaj ne la anglan) kiel ponto-lingvon por ĉi tiu projekto?

Tio ŝajnas esti bonsenca demando, sed:

Esperanto tiuokaze montriĝas ora ŝlosilo!

La kompleta vizio:

en 2005 la indiĝenaj popoloj povus:

Kiel ni prezentas Esperanton

kadre de ID?

Oni povus kompari Esperanton al Lego (konstruludo kun briketoj ĉiel kombineblaj): simpla, facile uzebla, sed kun senfinaj ebloj.

Kontaktpersonoj el la sekvaj popoloj partoprenis la unuajn kursojn:

Nun ankaŭ aliaj indiĝenaj organizoj deziras sendi siajn reprezentantojn al unu el la mondaj aŭ regionaj kursoj en baldaŭa estonteco.

Kiuj jam subtenas ĉi tiun projekton?

Ĉu ankaŭ vi?

Iniciatintoj de la projekto:

Ĉu fascina projekto?

Certe ĝi estas tia, ĉar ĝi estas vere noviga, plena de potencialo kaj kontribuas al la konservado de la kultura kaj biologia diverseco.

Vi povas partopreni en ĝi:

Nia celo estas trovi (internaciajn) neindiĝenajn organizojn kaj homojn, kiuj pretus financi unufoje aŭ longdaŭre ĉi tiun projekton.

La provfazo (ĝis julio 2000) kostis 250.000 USD, kies plej granda parto (90 %) estas jam trovita. La dua fazo jam komenciĝis…

Ĉi tiuj informoj estas haveblaj ankaŭ en la angla, franca, hispana, nederlanda, germana kaj rusa lingvoj

Lasta ŝanĝo:
2006-08-15
Adreso:
http://uea.org/agadoj/projektoj/indighenaj_dialogoj.html