Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea interneagadkampoj › faka agado

Fakaj E-asocioj

Por diversaj mondkonceptoj, profesioj, ŝatokupoj ktp ekzistas fakaj Esperanto-asocioj. Ses el ili aliĝis al UEA, dum 34 havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA. Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de TEJO. Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA.

Ĉi-sube la organizoj aperas en la alfabeta ordo de la fakoj. La aliĝintaj asocioj estas prezentitaj pli detale ol la kunlaborantaj. Por la asocioj ne ligitaj al UEA aperas nur kontaktadreso.

Agrikulturo

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio (IAEA):

(fond. 1996): p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian, Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel. [of] (0933) 3938189, [h] 3322812. Celo: Disvastigi kaj praktikigi Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Organo: Internacia Agrikulturo (4 n-roj). Jarkotizo: USD 8,00 ĉe UEA-konto iaea-f aŭ monbileto ĉe ĝen. sekr.

Ateismo

Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO): (fond. 1987, kunlaboranta kun UEA ekde 1990): p/a Yves Bellefeuille, 2372 Haddington, Ottawa Ontario, Kanado K1H 8J4. Celo: Kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn. Prez.: Claude Nourmont.

Bahaismo

Bahaa Esperanto-Ligo (BEL):

(fond. 1973, kunlaboranta kun UEA ekde 1975): Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Uhain, Germanio; tel.: +31 (0) 55-53329-23 aŭ tel.: +49 (0)6192-9929-16; fakso: (0)6192-9929-99; retejo: www. bahai.de/bahaaeligo/. Membr.: 400. Celo: Diskonigi Bahaismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter bahaanoj. Organo: La BEL-Monda Letero. Servo: Koresponda kurso pri Bahaismo dudekunuleciona.

Biciklado

Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI): (fond. 1980; faka sekcio de TEJO); p/a Ivo Miesen, Bloemenweg 102, NL-6221 TX Maastricht, Nederlando; retejo: bemi.free.fr. Celo: Diskonigi Esperanton inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj. Prez.: Tamás Slezák.

Biologio

Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo (NBN): (fond. 1971): Hertendreef 12, BE-2920 Kalmthout, Belgio; tel.:(03) 666 99 49. Membr.: 250 en 54 landoj.

Blinduloj

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE): (fond. 1950, aliĝinta al UEA en 1981): p/a prezidanto (vd. sube). Membr.: 490. Celo: Disvastigi Esperanton inter blinduloj kaj informi pri la vivo de diverslandaj blinduloj. Servo: sonregistrado de libroj kaj gazetoj, eldonado de E-publikiĝaĵoj en brajlo kaj liverado de ili al blinduloj. Prez.: Nedeljka Loĵajić Sekr.: Olena Poshivana, Bratjev Trofimovih 22-226, UE-49068 Dnepropetrovsk, Ukrainio. Organo: Esperanta Ligilo (brajla, 10 n-roj).

Budhismo

Budhana Ligo Esperantista: p/a Yamaguti Sin'ti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku, Nagoya-si, Aiti-ken 468-0026, Japanio. Retejo: esperanto.us/budhana.html

Ekologio

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE): (fond. 1984, kunlaboranta kun UEA ekde 1994): p/a Manfred Westermayer, Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen, Germanio; tel.:(0761) 58 48 54; tel.:(0761) 58 48 57. Retejo: www.comlink.apc.org/ave. Membr.: 450. Celo: AVE-anoj estas Esperanto-parolantaj verdulpartianoj aŭ subtenas ekologiajn, socialajn, pacajn kaj vivrilatajn temojn. Sekr.: d-ro Manfred Westermayer. Organo: Aveno (1 aŭ 2 n-roj jare).

Ekonomio

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF): (fond. 1985, aliĝinta al UEA en 1994): Roland Rotsaert, Visspaanstr. 97, BE-8000 Brugge, Belgio; (050) 33 00 04. Retejo: www.ikef.org. Membr.: 110. Celo: Akceptigi kaj disvastigi Esperanton en komerco kaj ekonomio per praktika uzado de la lingvo; ligi esperantistojn el tiuj kampoj. Instigi, peri kaj subteni internacian negocon inter e-istaj komercistoj; reklamanoncoj kaj tradukservoj por entreprenoj, terminika/terminara laboro; lekciado, instruado kaj verkado pri fakaj temoj; kunlaborado kun komercaj ĉambroj. Jarkotizo: € 15 por landoj laŭ UEA-kategorio A kaj € 10 por kategorio B. Organo: La Merkato (4 n-roj).

Ekumenismo

Tutmonda Ekumena Ligo (TEL): (fond. 1985): Odos Rodu 5, GR-11252 Athina, Grekio aŭ Via Berni 9, IT-00185 Roma, Italio; tel.:(01) 8674873. Organo: Ekumenismo (4 n-roj jare)

Etnismo

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL): (fond. 1978, kunlaboranta kun UEA): p/a prez.: 6-12 Rue du Fort Wallis, LU-2714 Luksemburgio; tel.:489 424. Retejo: beam.to/ikel. Membr.: 140. Celo: Kolekti kaj diskonigi informojn pri etnaj grupoj kaj forigi diskriminacion inter ili. Prez.: Daniele Vitali. Organo: Etnismo (3 n-roj).

Eŭropa agado

Eŭropa Klubo: (fond. 1974, kunlaboranta kun UEA ekde 1994): Postfach 2742, DE-58027 Hagen, Germanio; tel./fakso: 02331-51559. Membr.: 50. Celo: Superpartia subtenado de la lingvolimtranspaŝa, samrajta kunlaboro en Eŭropo, ĉefe en scienco, tekniko, kulturo kaj pedagogio. Prez.: prof. Siegfried Piotrowsk.

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU): Kunlabora organizaĵo de la landaj asocioj en EU. Organo: Eŭropa Bulteno, retbulteno por informado kaj debatado pri Eŭropa Unuiĝo - vidu en lingvo.org/eo.html. Papera versio: € 20 (10 n-roj) al la UEA-konto umbr-c. Diskutlisto: europa-esperanto-unio-subscribe@yahoogroups.com.

Asocio por Eŭropa Konscio (AEK): p/a Zlatko Tiŝljar, Besednjakova 1, SI-2000 Maribor, Slovenio; tel./fakso (02) 4200669. Celo: Konsciigi pri la neceso evoluigi eŭropan identecon kun eŭropa lingvo.

Evangeliismo

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI): (fond. 1911, kunlaboranta kun UEA): Koningsmantel 4, NL-2403 HZ Alphen a/d Rijn, Nederlando; tel.:(0172) 420222. Retejo: www.chez.com/keli/. Membr.: 600. Celo: Ligi evangeliajn e-istojn; kontaktigi kristanojn el diversaj landoj kaj eklezioj; diskonigi la Evangelion inter e-istoj. Prez.: J. Tuinder. Organo: Dia Regno (6 n-roj).

Fervojistoj

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF): (fond. 1909, aliĝinta al UEA en 1953): p/a sekretario Marica Brletic, Peruanska 12, HR-10090 Zagreb, Kroatio; tel.: (01) 3782920. Membr.: 1100. Celo: Disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Landaj asocioj en AT, BE, BG, CH, CN, CZ, DE, DK, EE, ES, FI, FR, GB, HR, HU, IT, JP, NL, NO, PL, RO, RS, SI, SK. Organo: Intemacia Fervojisto (6 n-roj).

Filatelo

Esperanto-Ligo Filatelista / Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK):

(fond. 1968, aliĝinta al UEA 1996): p/a H. Heiss, Lohstr. 48, DE-77704 Oberkirch, Germanio. Membr.: 125. Celo: Informi pri Esperantaj filatelaĵoj kaj glumarkoj; servi per stampobanko; konigi Esperanton inter filatelistoj. Prez.: Elda Doerfler. Organo: La Verda Lupeo (3 n-roj): Rudolf Burmeister, M.-Müller-Str. 62, DE-09123 Chemnitz, Germanio.

Filozofio

Filozofia Asocio Tutmonda (FAT): (fond. 1983, kunlaboranta kun UEA ekde 1983). Sidejo: Fondaĵo Simpozio, Rua Huberto Rohden 274 (Campeche), BR-88064-000 Florianópolis - SC, Brazilo: tel.: (02148) 237-2036. Membr.: 100. Celo: Okazigi simpoziojn pri filozofio kaj akceli publikigon de filozofia literaturo en Esperanto. Prez.: Evaldo Pauli. Organo: Simpozio (2 n-roj), publikigita de Kultura Fondaĵo Simpozio (abonebla ĉe UEA-konto simp-k); red. Evaldo Pauli, che), p/a Fondaĵo Simpozio. Retejo: www.simpozio.cjb.net

Forstado

Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE): p/a d-ro Karl-Hermann Simon, C.v. Ossietzky-Str. 21, DE-16225 Eberswalde, Germanio; tel.: (03334) 22154; fakso: (03334) 657125.

Freinet-pedagogio

Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto): p/a Antoine Michelot, 40 Chemin du Grand Prost, FR-69440 St-Laurent d'Agny, Francio. Retejo: www.freinet.org/espericem. Organo: ICFM Esperanto (4 n-roj).

GOO

Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI): (fond. 1979, kunlaboranta kun UEA ekde 1979): p/a Nobuo Sakurai, T.I.P.O. Box 5197, Tokyo 100-3191, Japanio; tel.:(03) 5434 1498. Membr.: ĉ. 150. Celo: disvastigi Esperanton per la ludo goo, kaj goon per Esperanto. Prez.: Nobuo Sakurai. Organo: Esperanton per Goo, Goo per Esperanto (neregula): p/a EGLI.

Handikapitoj

Asocio de Esperantistaj Handikapuloj (AEH): (fond. 1991, kunlaboranta kun UEA ekde 1996): Na Okrouhliku 953/21, CZ-530 03 Pardubice, Ĉeĥio; s(040) 6611941. Membr.: 250. Celo: Disvastigi E-on inter handikapitaj civitanoj; ebligi al ili partoprenon en la E-movado. Prez.: Jarmila Ryznarova. Organo: Informilo de EH (12 n-roj): p/a AEH.

Hilelismo

Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK; fond. 2001): 776 Millbank Dr, London ON N6E, Kanado; tel.: (519) 690-2879; Retejo: www.geocities.com/hilelista_komunumo. Kunordiganto: Raymond Brisebois. Organo: Hilelisto (4 n-roj jare).

Instruado

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI): (fond. 1949, aliĝinta al UEA en 1990; en operaciaj rilatoj kun Unesko, membro de Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): p/a de la prez. aŭ kasisto. Membr.: 500. Celo: Akceli la instruadon de Esperanto; trejni instruistojn; okazigi ekzamenojn; eldoni modernajn lernilojn; proksimigi kaj kunordigi E-klasojn, specife per la projekto de ILEI/UEA "Interkulturo". Prez.: Radoica Petrović, Bul. Oslobodjenja 36/14, RS-3200 Čačak, Serbio; tel.: (032) 371 053, fakso: (032) 342 101. Kasisto: Sjoerd Bosga, Trådragargatan 27 D, SE-72 337 Västerås, Svedio; tel.: (021) 41 70 45, fakso: (021) 32 32 64. Jarkotizo: € 18 (9 EUR por B-landoj) al la UEA-konto ilek-a. Organo: Internacia Pedagogia Revuo (4 n-roj), red. Jozsef Nemeth, F6 u. 41/5, HU-8531 Ihasz, Hungario. Organo: Juna amiko (4 n-roj), red. Geza Kurucz, Hitel u. 10 fszt. 16, HU-6000 Kecskemet, Hungario. Rete: ilei.info. Sekcioj en AL, AR, AU, BE, BR, CH, CN, CU, CZ, DE, FI, FR, GB, HR, HU, IR, IT, JP, Katalunio, NL, NO, PL, RO, RU, SE, TG, US.

Interreto

Esperanto@Interreto (E@I; fond. 2001, faka sekcio de TEJO ekde IJK 2003): www.ikso.net/echei Celo: Realigi projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei retpaĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutemonde komuniki facile kaj rapide. Kun subteno de la usona Esperantic Studies Foundation, prizorgas "lernu!", plurlingva retpaĝaro por lerni Esperanton. Aliaj retpaĝaj projektoj de E@I estas: la Reta Informada Centro (RIC, www.ikso.net/ric), Edukado.net, Lingva Prismo (www.lingvo.info) kaj Interkulturo (www.interkulturo.net).

Islamo

Islama Esperanto-Asocio,Saeed Ahmad C/O Adnan Books, Dubai Plaza, 6th Rd Chowk, Rawalpindi, Pakistano.
Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA): Lower Mall, 47150 Murree, Pakistano; tel.: (0593) 411187.

Juro

Esperanta Jura Asocio: (fond. 1989, kunlaboranta kun UEA ekde 1992): p/a Andre Ruysschaert, T-2031, LU-2925 Luxembourg, Luksemburgio. Celo: Informi juristojn pri Esperanto, apliki Esperanton sur ĉiuj juraj kampoj, kontribui siafake al edukado por tutmonda konscio. Prez.: vakas. Organo: Jura Tribuno Internacia (1 n-ro): Jose Maria Rodriguez Hemandez. Apartado de Correos 3142, ES-14080 Cordoba, Hispanio. Retejo: http://es.geocities.com/ejaaeu/index.htm

Kat-amantoj

Rondo Kato / Esperantista Kat-amikaro: Linderbergsg. 4, SE-853 56 Sundsvall, Svedio; tel.: (060) 61 2214. Organo: Folioj de Kat-amikaro (3 n-roj).

Katolikismo

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE): (fond. 1910, kunlaboranta kun UEA ekde 1951; agnoskita de la Sankta Seĝo): Via di Porta Fabbrica 15, IT-00165 Roma RM, Italio; tel./fakso: 06 39 63 81 29, www.ikue.org. Membr.: 1300. Celo: Evangelizado; Eklezia unueco; homa interkompreno, frateco kaj paco; ekumenismo. Prez.: Miloslav Šváček. Organo: Espero Katolika (6 n-roj).

Komunismo

Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK): (kunlaboranta kun UEA ekde 1998): 16 Aylesbury Street, Neasden, London NW10 0AS, Britio; tel.:(020) 8450 6705. Rete: www.ikek.org. Prez.: Stan Keable. Organo: Internaciisto (6 n-roj): p/a Luis Serrano Pérez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell, Hispanio; tel.: 93 727 50 21.

Komunumoj

Hejmoj de Internacia Kulturo (HIK): (fond. 1993): p/a Christian Lavarenne, "Le Presbytere", FR-09800 Balague; tel./fakso: 05 61 04 70 66. Organo: Hejmoj (4 n-roj).

Konstruistoj

Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE): RN 26, route de la Schlucht, FR-68140 Stosswihr, Francio; tel./fakso: 03 89 77 52 56. Organo: La Domo (4 n-roj; abonebla iam ajn dum la jaro).

Kultura agado

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK): (fond. 1988, kunlaboranta kun UEA ekde 1995): p/a Vinko Ošlak, Orelweg 20, AT-9020 Klagenfurt/Celovec, Aŭstrio; tel.: (463) 512 710. Membr.: 120. Celo: Sperti altnivelan lingouzadon en kunvenoj apogantaj kaj disvastigantaj kulturajn agadojn en Esperanto. Agadoj: IEK (Internacia E-Konferenco) en la tria semajno de julio; OSIEK-premio; AERA. Prez.: Ed Borsboom. Organo: Informoj en La gazeto. Retejo: osiek.org.

Kvakerismo

Kvakera Esperanto-Societo (KES): (fond. 1921, kunlaboranta kun UEA ekde 1971): 23 Knockgrennan Ave., Omagh, Nord-Irlando BT79 0EB, Britio; tel.: (1473) 717088, fakso: (1473) 274531. Celo: Informi kvakerojn pri Esperanto kaj esperantistojn pri kvakerismo. Retejo: http://www.kveker.org/esperanto.htm

Laborista Esperanto-Movado

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT): (fond. de E. Lanti en 1921): 67 Avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio; tel.: 01 47 97 87 05, fakso: 01 47 97 71 90; Retejo: www.satesperanto.org. Pĉk. 1234-22-K Paris. Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30 kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30. Organo: Sennaciulo (monata), kaj Sennacieca Revuo (socipolitika-literatura jarkajero).

Martinus-kosmologio

Martinus-lnstituto: Mariendalsvej 94-95, DK-2000 Frederiksberg, Danio; tel. 3834 6280, fakso: 3834 6180. Retejo: martinus.dk.

Medicino

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA): (fond. 1908, aliĝinta al UEA): p/a kasisto: Prof. d-ro Sakutaro Tadokoro, 2-16-3 Mikawa-tyo, Maebasi-si, 371-0015 Japanio. Membr.: 350. Celo: Disvastigi kaj apliki Esperanton en medicinaj rondoj. Asociita Centro: Centro pri Orienta Medicino UMEA Shinoda-kuracejo, str. Centralna 32, PL-31-586 Krakow. Pollando; tel.: (12) 44 67 00 #17. Landaj sekcioj: BG, BR, CN, HU, JP kaj PL. Landaj delegitoj: AT, AU, BE, BG, CN, CZ, DE, FI, FR, HU, IR, IT, JP, MX, PL, RO, RU, SE, US. Fakaj sekcioj: veterinara, stomatologio. Prez.: d-ro Imre Ferenczy. Sekr.: d-rino Arja Kuhanen, Hämeentie 5 A 20, FI-13200 Hämeenlinna, Finnlando. Organo: Medicina Internacia Re-vuo (2-n-roj) kaj Medicina Kuriero (neregula).

Mondcivitanismo

Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo: (kunlaboranta kun UEA ekde 1998): p/a G. Charpentier, 32 C, rue J. Perrin, FR-77190 Dammarie-les-Lys, Francio. Celo: Starigi tutmondajn leĝojn kiuj donos al la individuoj kaj popoloj garantiojn por ilia vivteno, sekureco, libereco, er balotelektoj al la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj.

Motorciklismo

Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ): (fond. 1997): p/a s-ro Andre Rambeaux, 27 La Fagne de Chimay, BE-6460 Chimay, Belgio; tel.: (060)41 21 60.

Muziko

Muzika Esperanto Ligo (MEL): (fond. 1963. kunlaboranta kun UEA ekde 1963): Ap. 4461, ES-30080 Murcia, Hispanio. Celo: Kunligi muzikistojn kaj muzikamantojn per Esperanto; instigi kreadon de muzikverkoj kaj Esperanto-ĥorkantado. Prez.: Alan Bishop.

EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio): (fond. 1988, faka sekcio de TEJO ekde 1991): FR-31450 Donneville, Francio; tel./fakso: 05 61 81 95 65. Celo: Peri kontaktojn inter E-rok/pop/folk-bandoj kaj organizantoj de kulturaj E-aranĝoj; infoimi esperantistojn pri la vivo kaj evoluo de lia muziko; distribui/produkti registraĵojn de tia muziko. Disk-eldonejo: Vinilkosmo, www.vinilkosmo.com. Resp.: Floreal Martorell (Flo). Organo: Rok-Gazet' (1 n-ro).

Klavar-unuiĝo Nederlanda (KuN): p/a Fons Doornen, Paletplein 25, NL-5044 JC Tilburg, Nederlando; tel.: (013) 468 55 73. Retejo: www.klavarvereniging.nl.

Naturismo

Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE): (fond. 1961, kunlaboranta kun UEA ekde 1978): p/a kasisto: Jozefo Nemeth, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász; tel.:(89) 356050. Membr.: 150. Celo: Disvastigi E-on en naturistaj nudistaj medioj; interligi ilin. Prez.: Leif Heilberg. Organo: Naturista Vivo (4 n-roj): p/a kasisto. Provekz. kontraŭ 2 irk-oj.

Naturkuracado

Internacia Naturkuraca Asocio (INA; fond. 1986, kunlaboranta kun UEA ekde 1992): Schmiedestr. 99, DE-47809 Krefeld, Germanio. Retejo: www.esp-ina.com. Membr.: 120. Celo: Interligi fakulojn kaj interesatojn pri la naturkuracado, alternativaj kuracmetodoj, ekz. homeopatio, orienta (ĉina kaj hinda) medicino, kiropraktiko, vegetarismo, radiestezo kaj aliaj tradiciaj medicinoj. Prez.: d-ro Puramo CHONG. Organo: Naturkuracado (1 n-ro).

Nefumismo

Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN): (fond. 1995): Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando. Celo: Protekti la sanstaton de nefumantaj esperantistoj kontraŭ la atakoj de brulanta tabako; Informi pri nefumismo. Organo: Puraj Pulmoj: p/a TAdEN.

Oomoto

Esperanto Propaganda Asocio de Oomoto (EPA): (fond. 1923, kunlaboranta kun UEA ekde 1985): Ten'on-kyô, Kameoka-si, Kyôto-hu, 621-8686 Japanio; tel.:(0771) 22-5561; fakso: (0771) 25-0061; retejo: www.epa.jp. Membr.: 500. Celo: Disvastigi la spiriton de universala homamo kaj, por realigi mondpacon surbaze de tio, disvastigi Esperanton. Prez.: Kyotaro Deguchi. Organo: Nova Vojo (11 n-roj; 2-lingva) kaj Oomoto (2 n-roj; Esperantlingva): p/a EPA.

Ortodoksa kristanismo

Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE): p/a prof. Boĵidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario; tel.: 335-3933,portebla tel.: 048911653.

Paco

Mondpaca Esperantista Movado (MEM): (fond. 1953, kunlaboranta kun UEA ekde 1983): p/a Claude Glady, rue de la Marne 36, BE-1030 Bruxelles, Belgio; tel./fakso: (02) 242 49 86. Celo: Utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj. Prez.: d-ro I. Pethes.

P.T.T.

Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA): (fond. 1966, kunlaboranta kun UEA ekde 1968): p/a Prez. Membr.: 170. Celo: Disvastigi Esperanton inter oficistoj kaj institucioj de PTT, radio kaj televido. Prez.: Raymonde Coquisart, 7 rue du Pont National, FR-77250 Moret-sur-Loing, Francio.

Radioamatoroj

Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ILERA): (fond. 1970, kunlaboranta kun UEA): p/a Gen. Sekr.; Retejo: ttt.esperanto.org/internacia/ILERA/. Membr.: 270. Celo: Praktiki Esperanton per la radio-ondoj kaj konigi nian lingvon inter ĉiuj radioamatoroj. Prez.: DL1CC, DF 0 ESP Wolf Krüger. Ĝen. Sekr.: PY3DF Lenio Marobin, 60 Tudor Court, London, Britio N1 4NU; tel.: (020) 7249 4737, fakso: (020) 7503 4717. Organo: ILERA-Bulteno (4 n-roj). Regulaj rondoj en la etero (Universala Tempo): Eŭropo: dimanĉe, lunde 14,266 MHz (I2h30); S. Ameriko: sabate, dimanĉe 14,266 MHz (20h30); Pacifiko: sabate 21,266MHz (22hOO, 22h30, 24hOO).

Religi-komparado

Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI): (fond. 1989, kunlaboranta kun UEA ekde 1991): p/a Christian Lavarenne, "Le Presbytere", FR-09800 Balague, Francio; tel./fakso: 05 61 04 70 66. Membr.: ĉ. 110. Celo: Religikompara esplorado; religia interkompreniĝo; eldonado de diversreligiaj tekstoj; forumo por religiaj kaj spiritaj demandoj; homaranismologio. Prez.: Yosimi Umeda. Organo: Asistilo (3 n-roj; abono € 14,52). Jarkotizo: 1/4 de MJ de UEA: per UEA asis-r aŭ pĝk Asistilo 1042177 R Marseille

Rotario

Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE); p/a Giuseppe Grattapaglia (sekr.), C.P. 37, BR-73770.000 Alto Paraiso de Goias, GO, Brazilo. Membr.: 55. Prez,: Marc Levin. Jarkotizo: € 6,00.

Samseksamo

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG): (fond. 1977, kunlaboranta kun UEA ekde 1990); p/a kasisro Rolf Kohler, Bergstr. 78, DE-01069 Dresden, Germanio. Retejo: www.forumo.hpg.com.br. Membr.: 220. Celo: Informi pri geja vivo; interkonatigi samseksamajn geesperantistojn leteramike kaj vojaĝe; informi pri E-o inter lesboj kaj gejoj. Prez.: Arnold Victor. Organo: Forumo (5 n-roj; sendata en leteraspekta koverto). Diskutrondo rete: groups.yahoo.com/groups/lgs-ano.

Saniĝo per spiritaj fortoj

Amikaro Bruno Gröning, Esperanto-sekcio: (fond. 1992, kunlaboranta kun UEA ekde 1996); Detlef Meier, Hauffstr. 15, DE-63071 Offenbach, Germanio; tel./fakso: (069) 84 52 54; www.bruno-groening.org/esperanto. Bruno Gröning (1906-59) konatiĝis pro mirindaj saniĝoj dum siaj prelegoj en Germanio kaj Aŭstrio. En 1959 li mortis, sed postlasis scion pri spirita sanigoforto, kiu ĝis hodiaŭ helpas milojn al resaniĝo.

Scienco

Internacia Scienca Asocio Es-perantista (ISAE):(fond. 1907, aliĝinta al UEA): p/a prof. R. Sachs, Vor dem Brückentor 3, DE-37269 Eschwege, Germanio, tel.:+49(0) 5651 33 18 66. Membr.: ĉ. 200. Celo: Apliki kaj akceptigi internacian lingvon en la scienca-teknika sfero; esti ligilo inter sciencistoj/teknikistoj el ĉiuj sciencaj fakoj. Prez.: prof. d-ro Rüdiger Sachs. Organo: Scienca Revuo kun Bulteno (2 n-roj). Jarkotizo: €20

Sindikatoj

Sindikata Agado: p/a Georges Sossois, Rue du Basson 79, BE-6001 Marcinelle, Belgio; tel.:(071) 43 14 13. Celo: Fondiĝanta grupo por e-istaj sindikatanoj.

Skoltoj

Skolta Esperanto-Ligo (SEL): (fond. 1918, kunlaboras kun UEA): p/a Guido Ricci, avenue des Muguets 39, BE-1950 Kraainem, Belgio; esperanto.org/skolta. Celo: Disvastigi la skoltajn idealojn per E-o, kaj E-on inter skoltoj; krei skoltan literaturon en E-o. Prez.: Franko Abriani. Organo: La Skolta Mondo (nur reta, 4 n-roj) - www.esperanto.org/skolta/sm.

Sociala laboro

Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj (ASLE): (fond. 1996): p/a Soile Ling-man, Ringvägen 72-I, SE-118 61 Stockholm, Svedio; tel.:(08) 306315.

Solidareco

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato: Les Nids, FR-49190 Saint Aubin de Luigne. Francio: tel./fakso: 02 41 78 47 75. Retejo: www.globidar.org. Esperanto estas la oficiala lingvo. Organo: Monda Solidareco, Jarkotizo: € 5.

Solidareca Reto: 10 quai Richemont, FR-35000 Rennes. Francio, www.globenet.org/reseau-solidarite/esperanto.htm.

Spiritismo

Spirita Eldona Societo F.V. Lorenz: (fond. 1975; kunlaboranta kun UEA ekde 1996): C.P. 3133, BR-20001-970 Rio de Janeiro - R.I, Brazilo; tel.:(021) 221 2269; tel.:(021) 508 6758. Stratadreso: Rua dos Invalidos 34 grupo 903, BR-20341-040 Rio de Janeiro - RJ. Membr.: 654. Celo: Diskonigi Esperanton inter spiritistoj kaj spiritismon inter esperantistoj. Direktoro: Delio Pereira de Souza. Organo: Komunikoj (4 n-roj) kaj Almanako Lorenz (ĉiujara): p/a SESFVL. Jarkotizo: 30 USD. La membro ricevas dum la jaro minimume kvar librojn pri spiritismo.

Tradukado

Internacia Traduk-Reto pere de Esperanto (ITRE): p/a Daniel Durand, Les Nids, FR-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio;tel./fakso:02 41 78 47 75, www.komerco.com/itre.

Turismo

Internacia Centro pri Kultro kaj Turismo en Bydgoszcz, kun kune funkcianta kadre de ĝi Internacia Klubo "Esperantotur": M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando; tel./fakso:(52) 346b11 51; www.esperanto-turismo.com.

Ŭonbulismo

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ): (fond. 1980); p/a Internacia Fako de Ŭonbulismo, Shillyongdong 344-2, Iksanshi, Chonbuk 570-754, Korea Resp.; tel.: (0653)8503171, fakso:(0653) 8503174, www.uonbulismo.net.

Vegetarismo

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA): (fond. 1908, kunlaboranta kun UEA); p/a Lilia Fabretto, Via Pietro Cartoni 12/12, IT-00152 Roma, Italio. Celo: Disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj. Prez.: Christopher Fettes. Organo: Esperantista Vegetarano.

Verkistoj

Esperantlingva Verkista Asocio (EVA): (fond. 1983, kunlaboranta kun UEA ekde 1984); p/a sekr. Spomenka Ŝtimec, Nova Ves 87, HR-1000 Zagreb, Kroatio; tel./fakso:(01) 4553 947. Retejo: www.everk.org. Membr.: ĉ. 80. Celo: Stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvan verkadon kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado. Prez.: Mauro Nervi. Organo: EVA-rubriko en Esperanto, p/a Gerrit Berveling, Mussenhage 8, NL-8011 BH Zwolle, Nederlando.

Veteranoj

Veterana Esperantista Klubo (VEK): (fond. en 1949, kunlaboranta kun UEA ekde 1957): p/a Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando), tel.: +31 10 436 1044, fakso: +31 10 436 1751

Vivstilo

Movado sen Nomo: (kunlaboranta kun UEA ekde 1989): Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio; tel.: (03) 234 34 00, fakso:(03) 233 54 33, retejo: www.xs4all.be/~esperan/msn/msnpagho.htm. Celo: Atentigi pri la emociaj bezonoj de la homoj kaj kontribui al la kulturo de la koro. Gia nomo rilatas i.a. al la anonimeco de ĝia bonfara agado kaj al la deziro ne aparteni al iu socia tendenco. Prez.: Ivo Durwael. Organo: Levilkartoj (6 n-roj) kaj novaĵletero (3 n-roj): p/a MsN.

Lasta ŝanĝo:
2008-10-28
Adreso:
http://uea.org/agadoj/faka_agado.html